Franz Magnus Böhme

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Franz Magnus Böhme
Franz Magnus Böhme 01.jpg
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1827 (1827-03-11)
en Willerstedt
Morto 18-an de oktobro 1898 (1898-10-18) (71-jara)
en Dresdeno
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo komponisto • universitata profesoro • muzikologo
Information icon.svg
vdr

Franz Magnus BÖHME (naskiĝinta la 11-an de marto 1827 en Willerstedt, mortinta la 18-an de oktobro 1898 en Dresdeno) estis germana pedagogo kaj muzikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La disĉiplo de Johann Gottlieb Töpfer en Vajmaro kaj Moritz Hauptmann en Lepsiko estis unue instruisto, poste privata muzikinstruisto en Dresdeno. Inter 1878–85 Böhme fariĝis instruisto pr teorio kaj historio muzikaj ĉe la Hoch-konservatorio de Frankfurto ĉe Majno. Poste li denove privatulis en Dresdeno.

La reĝo de Saksio nomumis lin profesoro. Böhme meritis per siaj historiaj kaj bibliografiaj verkaĵoj: »Altdeutsches Liederbuch« (Leipzig 1877); »Geschichte des Tanzes in Deutschland« (Leipzig 1886); »Deutscher Liederhort« (prilaboro de verko de Ludwig Erk, kun uzo de ties postlasitaĵoj, Leipzig 1893–94); »Volkstümliche Lieder der Deutschen im 18. und 19. Jahrhundert« (Leipzig 1895); »Deutsches Kinderlied und Kinderspiel« (Leipzig 1897); nur skizo estas lia verko »Geschichte des Oratoriums« (2-a eldono, Gütersloh 1887; unue sub la titolo »Das Oratorium«, Leipzig 1861). Krome Böhne eldonis »Aufgaben zum Studium der Harmonie« (Leipzig 1880) kaj la kurson »Kursus der Harmonie« (Mainz 1882). Kiel komponisto li aktivis nur kelkfoje sur la kampo de ekleziaj kaj sekularaj kantoj plurvoĉaj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Brockhaus Riemann Musiklexikon: Böhme, Franz Magnus. Band 1. Schott, Zuriko/Majenco 1998, ISBN 3-254-08396-2, p. 155.
  • Kurt Thomas: Bericht über einen Teilnachlaß von Franz Magnus Böhme im Institut für Volksmusikforschung Weimar. Ĉe: Jahrbuch für Volksliedforschung. Band 38, p. 13–26.
  • Otto Holzapfel, Brigitte Emmrich, Heike Müns: Sammlung Franz Magnus Böhme in der Sächsischen Landesbibliothek in Dresden. Zur Wissenschaftsgeschichte und dem Entstehen des Erk-Böhme, Deutscher Liederhort, 1893/94, und dem Nachlass Böhmes. Ĉe: Jahrbuch für Volksliedforschung. Band 38, 1993, p. 27–49.
  • Horst Seeger: Musiklexikon Personen A–Z. Deutscher Verlag für Musik, Lepsiko 1981.
  • E. Stockmann: Zum Nachlass Franz Magnus Böhmes. Ĉe: Deutsches Jahrbuch für Volkskunde. Band VIII, 1962.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 3. Leipzig 1905, p. 147 (ĉi tie interrete)

+