Der Zupfgeigenhansl

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Der Zupfgeigenhansl (pli mallonge: Der Zupf; laŭvorte: La gitarludanta Johanĉjo) estas la nomo de tre konata kantolibro de Wandervogel kaj de la germana junularmovado de je la komenco de la 20-a jarcento. La tieaj kantoj influis pli ol multaj aliaj aferoj la ideojn kaj ŝatojn de junuloj tiuepokaj gravante ankaŭ por muzikpedagogio de la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Es geht eine dunkle Wolk herein, el la Zupfgeigenhansl-eldono de 1911

Eldonis tiun ĉi libron la studento pri medicino (kaj posta kuracisto) Hans Breuer kiu kolektis ekde 1904 dumvojaĝante popolajn kantojn. La unua eldono aperis en la jaro 1909-a.[1] per kvin centoj da ekzempleroj kaj kun antaŭparolo de kristnasko 1908 ĉe la presejo Heinrich Hohmann en Darmstadt.[2]

Ekde la kvara eldono la libron eldonis la eldonejo Friedrich Hofmeister en Lepsiko. Per la 10-eldono de 1913 ĝi ricevis sian finan aspekton. Krome aldonitis la sekvintajn jarojn ankaŭ versioj kun muzikakompanadoj gitara (1914) respektive piana (1916). En niaj tagoj responsas eldoniste Schott-Verlag, je kiu transiris la uestgermanaj eldonadrajtoj. La post la Dua mondmilito ĉe Schott eldonita licencekzempleraro mallongigitis je la sekcio soldataj kantoj estante 43 paĝojn pli maldika. Nur ekde 1983 originala represitaĵo kun melodioj haveblis. Paralele en GDR publikigitis versio ĉe la eldonejo VEB Friedrich Hofmeister, kun malantaŭparolo komenta de Eva-Maria Hillmann. Verko kontinuiga de ĉe Schott kun la titolo Der neue Zupfgeigenhansl ofertis grandan gamon de la Folk-popularmuziksceno de al 1970-aj kaj 1980-aj jaroj.

La suma eldonokvanto de tiu ĉi mirinda verko malkonatas; ĝi taksatas je pli ol unu miliono tamen.[3] Jam en 1920 oni havis eldonon de duona miliono, post la 150-a eldono de 1927 estis presitaj 826 miloj da ekzempleroj. En 1974 fonditis duo muzikista el Stuttgart kiu nomiĝis Zupfgeigenhansel.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La kolekto enhavas en la pli malfruajn eldonojn ĉ. 260 kantojn kun jenaj 16 sekcioj: adiaŭo – korteza amo – plendo ama – baladoj – religiaj kantoj – vesperaĵoj - ĝojigo - somera volupto - surstrate - sur ŝipoj kaj veturiloj - ŝpineje - soldataj kantoj - frandade - kamparane - por dancado - anekdotoj. Nur parto de la kanto rekte dum ekskursoj de la wandervogel-anoj kolektitis kaj ne malmulto de la kantoj simple transprenitis el pli fruaj popularmuzikaj kolektoj. Ĉefaj fontoj estis: Altdeutsches Liederbuch de Franz Magnus Böhme,[4] apud la herdera verko Stimmen der Völker in Liedern, la zuccalmaglio-a Deutsche Volkslieder mit ihren Originalweisen, la brentano-a/ arnim-a Des Knaben Wunderhorn kaj la erk-a Deutscher Liederhort. Eĉ el pli fruaj kolektoj venis inspiroj, ekz. de Carmina Burana aŭ de Lochamer-Liederbuch.

Interese arthistorie: la papertondada ilustraĵaro de la pentristo Hermann Pfeiffer ekstilis por la Wandervogel-publikigaĵoj de la 1910-aj jaroj.

Kantoantologio[redakti | redakti fonton]

  • Ade zur guten Nacht
  • Es, es, es und es, es ist ein harter Schluß
  • Daß du mein Liebster bist
  • Es freit ein wilder Wassermann
  • Es hatt ein Bauer ein schönes Weib
  • Es ist ein Schnitter, heißt der Tod
  • Es waren zwei Königskinder
  • Es dunkelt schon in der Heide
  • Die Gedanken sind frei
  • Gesegn dich Laub, gesegn dich Gras
  • Herzlich tut mich erfreuen
  • Hört ihr Herrn und laßt euch sagen
  • Ich schell mein Horn in Jammerton
  • Innsbruck, ich muß dich lassen
  • Kein Feuer, keine Kohle
  • Kume, kum, Geselle min
  • Und unser lieben Frauen
  • Ein Vogel wollte Hochzeit machen
  • Der Winter ist vergangen
  • Weiß mir ein Blümlein blaue
  • Wie schön blüht uns der Maien
  • Zu Regensburg auf der Kirchturmspitz

Memorejoj[redakti | redakti fonton]

Memorigas onin je la estiĝo de Der Zupfgeigenhansl tabulo muntita ĉe la domo Klingenteich 27 (tiam ankoraŭ nr. 17) en Hejdelbergo kie loĝis multaj wandervogel-anoj; ĝi karesnomiĝis Alte Pachantey.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

  • Hans Breuer (eld.): Der Zupfgeigenhansl. Heinrich Hohmann, Darmstadt 1909.
  • Hans Breuer (eld.): Der Zupfgeigenhansl. Friedrich Hofmeister, 10-a eldono Leipzig 1913 (fina; je ĝi la plejmulto eldona posta referencas[5]
  • Hans Breuer (eld.): Der Zupfgeigenhansl. Melodieausgabe mit Gitarren-Akkordbezifferung und Grifftabelle. Reprint der 10. Ausgabe, Leipzig 1913 (ED 3586). Schott, Mainz 1983, ISBN 3-7957-4002-9.
  • Heinrich Scherrer: (eld.): Der Zupfgeigenhansl. Für eine Singstimme mit Gitarrenbegleitsatz. Hofmeister, Leipzig 1914. Reprint: (ED 4055). Schott, Mainz 1953.
  • Theodor Salzmann (eld.): Die Lieder des Zupfgeigenhansl: deutsche Volksweisen. Für eine Singstimme mit Klavierbegleitung. Friedrich Hofmeister, Leipzig 1913 (ED 4650). Reprint: (ED 4650) Schott, Mainz 1974.
  • Bertold Marohl (eld.): Der neue Zupfgeigenhansl. Schott, Mainz 1983, ISBN 3-7957-2062-1.

Pri-esploraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Albert Gutfleisch: Volkslied in der Jugendbewegung, betrachtet am Zupfgeigenhansl. Gelnhausen 1934.
  • Wolfgang Kaschuba: Volkslied und Volksmythos. Der „Zupfgeigenhansl“ als Lied- und Leitbuch der deutschen Jugendbewegung. Ĉe: Jahrbuch für Volksliedforschung, 34. Jahrg., 1989, ISSN 0075-2789, p. 41–55
  • Hans Lißner: Wie der Zupfgeigenhansl entstand. In: Erinnerung und Vermächtnis: ein Gedenkbüchlein um Hans Breuer. Verlag Erich Matthes, Hartenstein 1932.
  • Maike Mumm: Der Wandervogel in Heidelberg. Hans Breuer und die Entstehung des Zupfgeigenhansl 1908. In: Heidelberg. Jahrbuch zur Geschichte der Stadt, 2009, 13. Jahrg., Heidelberg 2008, ISBN 978-3-924566-36-4.
  • Charlotte Ziegler: Die literarischen Quellen des Zupfgeigenhansl: Eine volkskundliche Untersuchung, disertacio, Göttingen 1950.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lutz G. Wenzel: "Die schlichte, schöne Art des Volkes"
  2. Alexander Glück: "Es fiel ein Reif in der Frühlingsnacht. Der Zupfgeigenhansl, das Liederbuch der Jugendbewegung", Wiener Zeitung, 2.4.1999
  3. Gisela Probst-Effah: "Musikalische Jugendkulturen im 20. Jahrhundert"
  4. Horst Traut: Wir bauen alle an einem Turm. Volkslieder von gestern und heute, Bundverlag, Kolonjo 1995, ISBN 3-7663-1112-3
  5. Digitalisat, 1920

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Der Zupfgeigenhansl en la germana Vikipedio.