Franz Skarbina
Franz Skarbina | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de februaro 1849 en Berlino |
Morto | 18-an de majo 1910 (61-jaraĝa) en Berlino |
Tombo | Berlino |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio |
Alma mater | Berliner Akademie der Künste (mul) (1865–1868) Prussian Academy of Arts (en) |
Okupo | |
Okupo | ilustristo vidartisto pentristo grafikartisto |
Franz SKARBINA (naskiĝinta la 24-an de februaro 1849 en Berlino, mortinta la 18-an de majo 1910 samloke) estis germana pentristo. Li anis ĉe Berlina secesio.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Skarbina studis ĉe la berlina akademio pri artoj kaj poste mem trejniĝis laŭ la modelo de Adolph von Menzel kiel desegnisto kaj pentristo de moderna vivo. En la 1870-aj jaroj estiĝis krom akvafortoj, guaŝoj kaj desegnaĵoj kelkaj ĝenraj bildoj, el kiuj ĉefe du furoris: Der Lebensabend (pri la maljuna Frederiko la 2-a (Prusio) dum aŭtuna tempo en la parko de Sanssouci) kaj Erwachen eines Scheintoten nach einem Selbstmordversuch unter den Leichen der Anatomie (pri ŝajna mortinto kiu vekiĝis en anatomiejo inter kadavroj).
Vojaĝo al Nederlando igis lin ekpentri la elegantajn personojn en la naĝejoj de ĉe Norda Maro] (Mittag 12 Uhr in Ostende). En 1885 li estis pli longa tempo en Parizo kie li faris multajn imponajn verkojn oleaj akvafortaj ĝuaŝaj pri la surstrata kaj ensocia vivo laŭ la ideoj de moderna naturalismo. Ankaŭ el vojaĝoj al Norda Franclando kaj Nederlando li kunportis multajn pentraĵojn pri popola vivo: ekz. Die Fischauktion in Blankenberghe (1886), Küchenhof eines bretonischen Hotels, Wäscherinnen in Pont-Aven in der Bretagne, Das Innere einer holländischen Heringsräucherei, Hof einer Farm in der Picardie (1890, Münchener Neue Pinakothek), Belgisches Kabaret (1891, Dresdener Galerie), Spitzenklöpplerinnen in Brügge (1896, Berliner Nationalgalerie).
El la pli malfruaj parizaj bildoj menciindas Der Auerseelentag, el la vivo de Berlino: Der Weihnachtsmarkt im Lustgarten (1893), An der Potsdamer Brücke, Im Zentrum Berlins. El montrigaĵoj de tiutempaj okazoj estu atentigite pri Der Kaiser in der schiffbautechnischen Gesellschaft, Eine klinische Vorlesung E. v. Bergmanns (1906). Skarbina prezentis ankaŭ motivojn ekz. el Karlovy Vary, Tirolo kaj Italujo (Abend in einem Dorfe, Berliner Nationalgalerie), kaj produktis gravuraĵojn, litografaĵojn ka ilustraĵojn. Li estis membro de Vereinigung der XI kaj de la Berlina akademio pri artoj. Inter 1878–93 li docentis ĉe la artoakademio kaj nomumitis en 1888 profesoro.
Fonto
[redakti | redakti fonton]Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 18. Leipzig 1909, p. 519-520, kio legeblas interrete tie ĉi.