Fred Phelps
Fred Phelps | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Fred Waldron Phelps |
Naskiĝo | 13-an de novembro 1929 en Meridian |
Morto | 19-an de marto 2014 (84-jaraĝa) en Topeka |
Mortokialo | Kardivaskulsistema malsano |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Pasadena City College (en) Washburn University (en) |
Familio | |
Infanoj | Shirley Phelps-Roper (en) , Nathan Phelps (en) |
Okupo | |
Okupo | advokato pastoro |
Fred Waldron Phelps (naskiĝis la 13-an de novembro 1929 kaj mortis la 19-an de marto 2014) estis la gvidanto de la Baptista Eklezio de Vestboro (Westboro Baptist Church), religia grupo aŭ sekto kies ĉefa instruo estas la malamo de Dio al diversaj aferoj, la eklezio havas sian sidejon en la domo de Fred en Topeka, Kansaso kaj funkcias sendepende de iu ajn alia baptista eklezio aŭ religia organizaĵo. Phelps estas konata pro lia predikado pri la malamo de Dio al la samseksemuloj kaj ke ili estos punataj same kiel tiuj kiuj apogas ilin (ene de la eklezio tiuj lastaj estas fikonataj kiel "fag enabler", t.e., "permesanto de gejaĉoj").
Phelps gajnis atenton en Usono pro la interrompado de funebraĵoj al soldatoj kiuj forpasis en Irako, organizado de protestoj kontraŭ la usona registaro, la forpasintaj soldatoj, kaj iliaj familioj. Li asertis ke tiuj mortoj, same kiel aliaj tragikaj okazintaĵoj estas kaŭzataj de Dio pro lia malamo al la samseksemuloj kaj al la toleremo de Usono rilate la samseksemecon. Krom la interrompado de la funebraĵoj, li kaj liaj sekvantoj ofte organizis bojkotojn en diversaj eventoj, speciale dum la defilado de la Geja Fiero kaj renkontiĝoj de elstaraj politikistoj, inkluzive de la inaŭguro de novaj kafejoj Starbucks, ĉar ili konsideras ke ilia devo estas la kundivido de ilia vidpunkto kun aliaj. Antaŭ la kritikoj, la sekvantoj de Phelps asertas ke ilia agado estas justigataj laŭ la unua amendo de la Konstitucio de Usono. Phelps sin priskribis kiel avida predikanto kiu kredas ke la samseksamo kaj ĝia akceptado destinadis la plimulton de la mondo al eterna kondamno. Lia grupo konsistas el malpli ol 100 membroj, 90 el ili estas familianoj de Phelps.