Fred de Geus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fred de Geus
Persona informo
Naskiĝo 1953
Lingvoj nederlandaEsperantoangla
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo komputosciencisto • matematikisto • esperantisto
vdr
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
la bildrakonto Asterikso la Gaŭlo, kies internacian tradukon kunordigis Fred de Geus

Arian Fred de GEUS (naskiĝis en 1953,[1] vivas en Amsterdamo)[2] estis 26-jara aktivulo de Nederlanda Esperanto-Junularo, kiam li kunordigis la internacian tradukrondon por esperantigi la komikson Asterikso la Gaŭlo - kio ŝajnis esti simpla tasko - fine "nur" estis bildrakonto, desegnoj kun tekstoj en balono - montriĝis esti defio: internacia grupo de junuloj komparis la francan originalon kun diverslandaj tradukoj. En la grupo estis pluraj francoj kiuj povis klarigi kiom kultur-riĉaj la originalaj tekstoj de la verkisto Rene Goscinny estas. La grupo longe cerbumis, diskutis kaj sukcesis krei memstaran rakonton kun kiom eble plej multe da Esperantaj ŝercoj kaj kulturo ene de la kadro de la originalo. En la jaro 1983-1986 li unuafoje apartenis al la komitato de UEA [3] En 1985 li kvarobligis la komputilan kapaciton de la Grafika Centro Antverpena, respondeca interalie por kompostado de la magazino Monato - tiutempe li estis juna programisto de la malsanulejo en Groningeno.[4] En la periodo 1995-1998 li apartenis al la estraro de UEA kiel respondeculo pri financoj. Krome li multajn jarojn estis membro de la financa komisiono de UEA. La programo de la Germana Esperanto-Kongreso 2022 ankoraŭ informas ke li estas filo de Esperanto-gepatroj, studis matematikon kaj informatikon, kaj doktoriĝis en medicina fako.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]