Fredrik Ström

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fredrik Ström
Persona informo
Fredrik Ström
Naskiĝo 10-an de julio 1880 (1880-07-10)
en Breared
Morto 23-an de novembro 1948 (1948-11-23) (68-jaraĝa)
en Bollebygd
Tombo Breared cemetery vd
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Partio Sveda socialdemokratia partioQ10672903Q111285801Sveda socialdemokratia partio vd
Familio
Edz(in)o Tua Ström vd
Infanoj Folke Ström vd
Profesio
Okupo redaktoropolitikisto vd
Aktiva en Stokholmo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Fredrik Ström

Fredrik Ström (n. 1880 - m. 1948) estis sveda socialista politikisto kaj elstara verkisto. Li estis redaktoro de la gazeto Arbetarbladet de 1908 ĝis 1910 kaj havis sidon en la Riksdag de 1916 ĝis 1921, kaj de 1930 ĝis 1938.

Li aniĝis en la Sveda socialdemokratia partio kaj en 1916 elektitis al la Riksdag. Sed in 1917, Ström disiĝis kun Hjalmar Branting kaj aliĝis kun la ekstrema maldekstra flanko de la partio, kies estroj estis la komunistoj Zeth Höglund kaj Ture Nerman. Tiu ĉi grupo subtenis la rusajn Bolŝevikojn kaj baldaŭ fariĝis la originala Sveda komunista partio.

Fredrik Ström estis, kune kun Ture Nerman kaj la urbestro de Stokholmo, Carl Lindhagen, parto de malgranda delegitaro de svedaj komunistoj kiuj salutis je Lenin dum sia mallonga vizito en Stokholmo en aprilo 1917. La svedaj komunistoj alportis je Lenin al la magazeno PUB kie ili aĉetis por li tute nova kostumo por ke li belaspektu revenante hejmen al revolucia Petrogrado.

Ström estis estro de la Stokholma Kominterna ligilo kun Okcidenta Eŭropo de 1919 ĝis 1920, kaj li frekvente vizitis Sovetunion por renkontoj, inkluzive de la 3-a Internacio, okazinta en Moskvo, 1921.

Ström subtenis al Lenin, al Trockij, kaj al la Oktobra Revolucio, sed li malkonsentis kun Stalin kaj en 1926 li reaniĝis en la Sveda socialdemokratia partio, kvankam li ankoraŭ konsideris sin komunisto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Fredrik Ström verkis kvin-voluman historion pri la Rusa Revolucio, eldonita en 1924, sed baldaŭ kondamnita de la nova Stalinista estrumo en Rusio.
  • Li verkis biografion de Kata Dalström en 1930.
  • Lia du-voluma aŭtobiografio nomiĝas Min ungdoms strider (La bataloj de mia juneco) kaj I stormig tid (Dum ŝtorma epoko). Pliajn volumojn li planis verki, sed li mortiĝis antaŭ li povis priskribi sian vivon post 1917.
  • Lia lasta libro estis biografio de Fabian Månsson.