FreeDOS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Disambig-dark.svg"Freedos" alidirektas ĉi tien. Por la maskoto de Linukso-libera, vidu la paĝon Freedo.

FreeDOS
Logotipo de FreeDOS
Defaŭlta ŝelo de FreeDOS 1.1, FreeCOM


Defaŭlta ŝelo de FreeDOS 1.1, FreeCOM

Evoluiganto: Jim Hall & La teamo FreeDOS
Familio: DOS
Fonta kodo: Libera programaro/Malfermita kodo[1]
Lasta versio: 2016-a de decembro 25[2]: 1.2[mankas fonto]
Kernotipo: Monolita kerno[3]
Licenco: GNU GPL[4] kaj kelkaj diversaj permesiloj por utilaĵoj
Subteno: Aktiva
Retpaĝo: www.freedos.org
Information icon.svg
vdr

FreeDOS (antaŭe Free-DOS kaj PD-DOS) estas libera operaciumo por komputiloj kongruaj kun IBM PC. Ĝi celas provizi kompletan MS-DOS-kongruan ĉirkaŭaĵon por ruli malnovan programaron kaj subteni enkorpigitajn sistemojn.[5]

FreeDOS povas praŝarĝiĝi el disketoUSB-poŝmemorilo.[6][7] Ĝi estas projektita por funkcii bone sub virtualigo aŭ imitado de x86.[8]

La operaciumo estas programita en asembla lingvo kaj C.[9] Ĝi funkcias nur sur la arĥitekturo x86. Ĝia ĉefa uzantinterfaco estas komandlinia, pere de la programo COMMAND.COM.

Malkiel plej multe da versioj de MS-DOS,[10] FreeDOS konsistas el libera kaj liberfonta programaro, publika sub la indikoj de la Ĝenerala Publika Permesilo de GNU.[11] Tamen, aliaj pakoj, kiuj estas parto de la projekto FreeDOS, enhavas ne-GPL-an programaron konsiderantan prezervinda, kiel 4DOS, kiu distribuiĝas sub modifita permesilo MIT.[12]

Historio[redakti | redakti fonton]

Blinky, la maskoto de FreeDOS

La projekto FreeDOS komenciĝis je la 29 de Junio 1994, post Microsoft anoncis, ke ĝi ne plu vendos aŭ subtenos MS-DOS. Jim Hall –tiutempe studento[13]– afiŝis manifeston, kiu proponis ellaboradon de PD-DOS, publikdomajnan versio de DOS.[14] Ene de malmultaj semajnoj, aliaj programistoj inkluzive Pat Villani kaj Tim Norman eniris la projekton. Between them, kerno (de Villani), la komandlinia interpretilo COMMAND.COM (de Villani kaj Norman), and core utilities (by Hall) were created by pooling code they had written or found available.[15][16] Dum iom da tempo, la projekton maintained by Morgan "Hannibal" Toal. Estis multaj oficialaj antaŭeldonaj distribuoj de FreeDOS antaŭ la fina FreeDOS 1.0 distribuo.[2] GNU/DOS, neoficiala distribuo de FreeDOS, estis maldaŭrigita post la versio 1.0 eldoniĝis.[17][18]

Blinky la Fiŝo estas la maskoto de FreeDOS. Lin desegnis Bas Snabilie.[19]

Distribuo[redakti | redakti fonton]

FreeDOS 1.1, eldonita je la 2a de Januaro 2012,[20] disponeblas por elŝuto kiel diskokopio de KD: limigita instaldisko, kiu enhavas nur la kernon kaj bazajn programojn, kaj plena disko, kiu enhavas multajn pliajn aplikaĵojn (ludoj, retoj, ellaborado, ktp.), not available Ŝablono:As of but with a newer, fuller 1.2.[21] La malnova versio 1.0 (2006) enhavis du KD, unu el ili estis instaldisko de 8 MiB celata por kutimaj uzantoj kaj la alia estis pli granda vivdisko de 49 MiB, kiu enhavis ankaŭ la fontokodon de la projekto.[21]

Komercaj uzoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj firmaoj uzas FreeDOS:

  • Dell preloaded FreeDOS kun iliaj labortabloj de serio n por malpliigi ilian koston. La firmaon oni kritikis ĉar ĝi igis la maŝinojn ne malpli prezajn, sed pli malfacile aĉeteblajn, ol identajn sistemojn kun Windows.[22]
  • HP provizis FreeDOS kiel opcion en ĝiaj labortabloj dc5750, tekokomputiletojn Mini 5101 kaj tekokomputilojn Probook.[23][24][25] FreeDOS estas uzataj ankaŭ kiel praŝargebla medio por ĝisdatigi la firmprogramaron BIOS en sistemoj HP.[26]
  • FreeDOS estas inkludata en la programo de malmoldiska prizorgo kaj restaŭro de Steve Gibson, SpinRite.[27]
  • La Ĝisdatigilo de Solidstatdiska Firmprogramaro de Intel ŝargas la kernon de FreeDOS.[28]

Nekomercaj uzoj[redakti | redakti fonton]

FreeDOS estas uzata ankaŭ de pluraj sendependaj projektoj:

  • FED-UP estas la Floppy Enhanced DivX Universal Player.[29]
  • FUZOMA estas distribuo bazita je FreeDOS, kiu kapablas praŝargi el disketo kaj konvertas malnovajn komputilojn en edukajn ilojn por infanoj.[30]
  • XFDOS estas distribuo bazita je FreeDOS kun grafika uzantinterfaco, per portoj de Nano-X kaj FLTK.[31][32][33][34]

Kongruo[redakti | redakti fonton]

FreeDOS version history[2][35][36]
Versio Statuso Kodnomo Dato
0.01 ALFA neniu 16a de septembro 1994
0.02 ALFA neniu decembro 1994
0.03 ALFA neniu januaro 1995
0.04 ALFA neniu junio 1995
0.05 ALFA neniu 10a de aŭgusto 1996
0.06 ALFA neniu novembro 1997
0.1 BETA Orlando 25a de marto 1998
0.2 BETA Marvin 28a de oktobro 1998
0.3 BETA Ventura 21a de aprilo 1999
0.4 BETA Lemur 9a de aprilo 2000
0.5 BETA Lara 10a de aŭgusto 2000
0.6 BETA Midnite 18a de marto 2001
0.7 BETA Spears 7a de septembro 2001
0.8 BETA Nikita 7a de aprilo 2002
0.9 BETA neniu 28a de septembro 2004
1.0 FINA neniu 3 september 2006
1.1 FINA neniu 2a de januaro 2012
1.2 FINA neniu 25a de decembro 2016

Aparataro[redakti | redakti fonton]

FreeDOS postulas maŝinon PC/XT kun almenaŭ 640 KiB de memoro.[37] Programoj ne enpakitaj kun FreeDOS ofte postulas pliajn sistemrimedojn.

MS-DOS kaj konzolo Win32[redakti | redakti fonton]

FreeDOS plejparte kongruas kun MS-DOS. Ĝi subtenas plenumeblajn COM, normajn plenumeblajn DOS kaj 16-bitajn plenumeblajn DPMI de Borland. Eblas ankaŭ ruli 32-bitajn plenumeblajn DPMI pere de DOS-etendiloj. La operaciumo havas kelkajn plibonigojn rilate al MS-DOS, ĉefe temantaj pri subteno de novaj normoj kaj teĥnologioj, kiuj ne ekzistis, kiam Microsoft finis subtenon de MS-DOS, ekzemple internaciigo aŭ la Advanced Power Management TSRj.[38] Plie, per uzo de la DOS-Etendilo HX (HX DOS Extender), multaj aplikaĵoj de Windows Console ĝuste funkcias en FreeDOS, samkiel iuj nekutimaj GUI-programoj, kiel QEMM kaj Bochs.[39]

Windows bazitaj je DOS[redakti | redakti fonton]

FreeDOS kapablas ruli eldonojn Microsoft Windows 1.0 kaj 2.0. Eldonoj Windows 3.x, kiuj subtenis procezilojn i386, ne povas plene ruliĝi en Plibonigita Reĝimo 386,[40] escepte parte en la eksperimenta kerno FreeDOS 2037.[mankas fonto]

Windows 95, Windows 98 kaj Windows Me uzas version de MS-DOS sen neesencaj partoj. FreeDOS ne uzeblas kiel anstataŭo ĉar la nedokumentitajn interfacojn inter MS-DOS 7.0–8.0 kaj Windows "4.xx" ne imitas FreeDOS; tamen, ĝi povas esti instalita kaj uzata flanke de ĉi tiuj sistemoj per praŝargadministra programo, kiel BOOTMGR aŭ METAKERN inkluzivata kun FreeDOS.[mankas fonto]

Windows NT kaj ReactOS[redakti | redakti fonton]

Operaciumoj de la familio Windows NT, inkluzive Windows 2000, XP, Vista kaj 7 por labortabloj, kaj Windows Server 2003, 2008 kaj 2008 R2 por serviloj, ne uzas MS-DOS kiel bazan pecon de la sistemo. Ĉi tiuj sistemoj kapablas uzi la dosiersistemojn FAT, kiujn uzas MS-DOS kaj antaŭaj versioj de Windows; tamen, ili tipe uzas NTFS (Novteĥnologia Dosiersistemo, New Technology File System) defaŭlte pro sekuro kaj aliaj kialoj. FreeDOS povas kunekzisti kun ĉi tiuj sistemoj en aparta subdisko aŭ en la sama subdisko kaze de sistemoj FAT. La kerno de FreeDOS praŝargeblas per aldono de ĝi al la agordodosiero de la Praŝargilo NT (NT Boot Loader) de Windows 2000 aŭ XP, boot.ini,[41] aŭ la ekvivalenta freeldr.ini por ReactOS.[42]

Dosiersistemoj[redakti | redakti fonton]

Defaŭlta tekstoredaktilo de FreeDOS — klono de la Redaktilo de MS-DOS, kun aldonitaj funkcioj

FAT32 estas plene subtenata kaj estas la preferata formo por la praŝarga disko.[43] Depende je la BIOS uzata, ĝis kvar malmoldiskoj kun Logika Blokadresado (Logical Block Addressing, LBA) de ĝis 128 GB, aŭ 2 TB, je grando estas subtenataj.[44] Estis malmulte da testado kun grandaj diskoj, kaj kelkaj BIOS subtenas LBA sed produktas erarojn sur diskoj pli grandaj ol 32 GB; pelilo kiel OnTrack aŭ EZ-Drive solvas ĉi tiun problemon.[mankas fonto] FreeDOS uzeblas ankaŭ kun pelilo nomata LFNDOS por kapabligi subtenon de longaj dosiernomoj (Long FileNames, LFN) laŭ la stilo de Windows 95,[45] sed la plimulto de programoj antaŭaj al Windows 95 ne subtenas LFN, eĉ kun pelilo ŝargita. Oni ne planas subteni NTFS, ext2exFAT, sed estas kelkaj peliloj de eksteraj liverantoj disponiblaj por tiu celo. Por aliri dosiersistemojn ext2, LTOOLS, kontraŭparto de Mtools, povas foje uziĝi por kopii datumojn el kaj al diskoj kun dosiersistemoj ext2.[mankas fonto]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. SourceForge 2018, p. 1: "FreeDOS is […] distributed under the GNU General Public License or a similar open source software license."
  2. 2,0 2,1 2,2 FreeDOS History. Freedos.org. Alirita 29a de januaro 2019.
  3. (1996) FreeDOS Kernel. Emeryville, CA, USA: Miller Freeman. ISBN 0-87930-436-7.
  4. SourceForge 2018.
  5. Main Page. The FreeDOS Project. Alirita 9a de februaro 2017.
  6. Booting DOS from a USB flash drive (21a de aŭgusto 2007). Arkivita el la originalo je 18a de februaro 2010. Alirita 4a de aŭgusto 2008.
  7. How to Create a Bootable FreeDOS Floppy Disk (19a de julio 2005). Alirita 4a de aŭgusto 2008.
  8. Though "barely an operating system," DOS still matters (to some people). Condé Nast (14a de julio 2014). Alirita 9a de februaro 2017. “But FreeDOS has become much more friendly to virtualization and hardware emulation—it's even the heart of the DOSEMU emulator”.
  9. FreeDOS Spec. Freedos (24a de decembro 2008). Alirita 9a de februaro 2017.
  10. Re-Open-Sourcing MS-DOS 1.25 and 2.0 (28a de Septembro 2018). Alirita 29a de Septembro 2018.
  11. FDOS/kernel (angle). Alirita 2021-05-31.
  12. 4DOS. The FreeDOS Project. Alirita 6a de junio 2014.
  13. Ŝablono:FLOSSweekly
  14. Ŝablono:Cite newsgroup
  15. The past, present, and future of the FreeDOS Project (25a de marto 2002). Arkivita el la originalo je 24a de decembro 2013. Alirita 14a de junio 2008.
  16. About. The FreeDOS Project (23a de Septembro 2006). Arkivita el la originalo je 27a de majo 2007. Alirita 17a de junio 2014.
  17. Introducing GNU/DOS 2005. Alirita 27a de novembro 2016.
  18. GNU/DOS Project Discontinued. Alirita 27a de novembro 2016.
  19. Oficialaj logotipoj de FreeDOS
  20. Announcement on official FreeDOS homepage (2a de januaro 2012). Alirita 2a de januaro 2012.
  21. 21,0 21,1 FreeDOS 1.0. The FreeDOS Project. Arkivita el la originalo je 5a de novembro 2011. Alirita 21a de decembro 2015.
  22. How Dell repels attempts to buy its 'open source' PC. Alirita 2a de januaro 2008.
  23. HP Compaq dc5750 Business PC. Hewlett-Packard. Arkivita el la originalo je 13a de novembro 2012. Alirita 27a de novembro 2016.
  24. First Look at HP's Low-Cost ProBook Laptop Lineup. EWeek. Alirita 26a de marto 2009.
  25. HP's Mini 5101: Netbook Deluxe, With All the Trimmings. Technologizer (23a de junio 2009). Alirita 1a de aŭgusto 2009.
  26. FreeDOS Bootable Media. Hewlett-Packard (25a de oktobro 2010). Alirita 13a de januaro 2011.
  27. Ŝablono:Cite magazine
  28. Intel SATA Solid-State Drive Firmware Update Tool. Intel. Arkivita el la originalo je 25a de marto 2010. Alirita 27a de novembro 2016.
  29. Floppy Enhanced DivX Universal Player. Alirita 18a de decembro 2009.
  30. FUZOMA Educational Software. Alirita 18a de decembro 2009.
  31. kraileth (12a de oktobro 2012)An extraordinary TK example! | eerielinux. Eerielinux.wordpress.com. Alirita 29a de januaro 2019.
  32. kraileth (30a de decembro 2014)An interview with the Nanolinux developer | eerielinux. Eerielinux.wordpress.com. Alirita 29a de januaro 2019.
  33. Artificial Intelligence Methods. Arkivita el la originalo je 20a de aprilo 1999. Alirita 29a de januaro 2019.
  34. Georg's Personal Homepage. Georgpotthast.de. Alirita 29a de januaro 2019.
  35. FreeDOS software package comparison. Ibiblio.org. Alirita 29a de januaro 2019.
  36. Ŝablono:Cite-require-both-or-noneŜablono:Cite-require-both-or-none
  37. Configure IT Quick: Use FreeDOS as a replacement for MS-DOS. CBS Interactive (22a de julio 2003). Alirita 9a de februaro 2017.
  38. DOS lives! Open source reinvents past (4a de septembro 2006). Arkivita el la originalo je 2a de novembro 2013.
  39. HX DOS Extender. Arkivita el la originalo je 3a de oktobro 2014.
  40. Windows on FreeDOS?. FreeDOS (3a de Septembro 2014). Alirita 9a de februaro 2017.[rompita ligilo]
  41. Install FreeDOS without any CD, floppy, USB-key, nor any other removable media (1a de oktobro 2004). Alirita 26a de majo 2009.
  42. FreeLoader — ReactOS Wiki. Alirita 30a de junio 2017.
  43. Creating a Bootable DOS USB Stick (7a de majo 2015). Alirita 9a de februaro 2017.
  44. (22a de marto 2013) Upgrading and Repairing PCs, 21‑a eldono, Que Publishing.
  45. Old school: I work in DOS for an entire day. Condé Nast (3a de julio 2014). Alirita 9a de februaro 2017.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]