Sils en Domleschg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Freihof)
Sils en Domleschg
Blazono de Sils en Domleschg
Sils en Domleschg
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Malantaŭa Rejno
Komunumaro Domleschg
Koordinatoj  46° 42′ 0″ N 9° 27′ 7″ O / 46.70000 °N, 9.45194 °O / 46.70000; 9.45194 (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ 0″ N 9° 27′ 7″ O / 46.70000 °N, 9.45194 °O / 46.70000; 9.45194 (mapo)
Nombro de loĝantoj ??
Areo 9,28 km²
Alteco 633 m super marnivelo
Poŝtkodo 7411
Komunumkodo 3640
Mapo de Sils en Domleschg

Sils en Domleschg (en la germana lingvo Sils im Domleschg, en la romanĉa Seglias) estas komunumo de la komunumaro Domleschg kaj la distrikto Malantaŭa Rejno en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 863 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sils en Domleschg situas sude de la alfluo de Albulo al Malantaŭa Rejno. Albulo formas la nordorientan limon de la komunumo, Malantaŭa la okcidentan. Sur la teritorio de la komunumo situas la kvar kasteloj respektive burgruinoj Baldenstein, Campell, Hohen Rätien kaj Ehrenfels. Krom la kernvilaĝo Sils al la komunumo apartenas la vilaĝoj Freihof, Campi kaj Albulo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Sils en Domleschg limas en nordo al Fürstenau, en nordoriento al Scharans, en oriento al Vaz/Obervaz, en sudoriento al Mutten, en sudo al Zillis-Reischen, en sudokcidento al Rongellen, kaj en okcidento al Thusis.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Sils pasas la svisa aŭtovojo A13, al kiu la komunumo havas alvetureblecon norde kaj sude de la kernvilaĝo. En sudo pasas la kantona ĉefvojo 417, kiu kondukas de Thusis al Albulopasejo. Tunelo protektas la vilaĝokernon de la trafiko de la kantona ĉefvojo. Sils disponas pri stacidomo ĉe la fama albulolinio de Retia Fervojo, kiu estas monda heredaĵo de UNESKO.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Sils en Domleschg datiĝas el la jaro 1149 kiel Sillas. Dum mezepoko Sils en Domleschg apartenis al la Grafoj de Werdenberg, en la jaro 1456 ĝi fariĝis havaĵo de la episkopo de Koiro. En la jaro 1709 la vilaĝanoj sin liberaĉetis de la episkopa feŭdo. Ĝis la administracia reformo de 1851 Sils en Domleschg estis najbararo de la tribunalkomunumo Fürstenau. Ek de tiam ĝi estas komunumo de la komunumaro Domleschg, kiu ĝis 2001 estis parto de la distrikto Heinzenberg kaj ek de tiam de la distrikto Malantaŭa Rejno. [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]