Fritt Ord (organizaĵo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fritt Ord (organizaĵo)
emblemo
karitata organizaĵofondaĵo
Komenco 7-a de junio 1974
Lando(j) Norvegio vd
Sidejo Oslo, Norvegio
Tipo fondaĵo
Agareo

amaskomunikiloj

Fondinto(j) Jens Henrik Nordlie • Jens Christian Hauge vd
Ĉefestro(j) Grete Brochmann vd
Buĝeto 307 milionoj da norvegaj kronoj (en 2004)
Agokampo Fritt Ord Award • Free Media Awards • Fritt Ords honnør
Retejo Oficiala retejo
Jura formo stiftelse
vdr

Fritt Ord (norvege, en Esperanto laŭvorte "Libera Vorto", laŭsence "libereco de esprimo", en propra traduko al la angla "freedom of expression") estas norvega privata fondaĵo, kies celo estas subteni liberecon de esprimo kaj libera gazetaro. Ĝi estis establita la 7-an de junio 1974 fare de la entreprenistoj Jens Henrik Nordlie kaj Finn Skedsmo kaj per la advokato Jens Christian Hauge.

La fondaĵo havas signifajn financajn rimedojn kaj ludas rolon en subteno de diversaj projektoj en Norvegio, kiel investo en la ĉiusemajna matena gazeto Morgenbladet, subteno de la leksikono Store Norske Leksikon kaj teno de 10.1-procentaĵa proprieto en la amaskomunikila firmao A-Media. Krome ĝi aljuĝas stipendiojn al studentoj de amaskomunikilaro kaj ĵurnalismo, aljuĝas la internacian premion "Fritt Ord", kaj subtenas konkursojn por verkistoj.

La organizaĵo aljuĝas tri ĉiujarajn premiojn por subteni liberecon de parolo; la "premion Fritt Ord" (norvege: Fritt Ords pris), la "honoran premion Fritt Ord" (norvege: Fritt Ords honnør) kaj - komune kun la fondaĵo de la germana gazeto Die Zeit - la gazetarajn premiojn por Rusio kaj Orienta Eŭropo (norvege: Pressepriser for Russland og Øst-Europa).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]