Gábor Hegyi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gábor Hegyi
Persona informo
Naskiĝo 1980
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo trumpetisto
vdr

Gábor Hegyi [hedji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hegyi Gábor estas hungara baroka trumpetisto, muziklerneja kaj altlerneja instruisto. Li loĝas en Kolonjo.

Gábor Hegyi naskiĝis en 1980 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Hegyi komencis sian muzikan edukadon en aĝo de sep. Baldaŭ li studis en muzikarta mezlernejo en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en de:Staatliche Hochschule für Musik Trossingen en 2005, en la sekva jaro ankaŭ majstran gradon. Post serio de lecionoj kun en:Gabriele Cassone en Laŭzano, li studis barokan trumpetadon en la Reĝa Konservatorio en Hago. Li akiris plian diplomon en 2010. Li aliĝis al tiuj orkestroj, kiuj ludis malnovajn muzikojn. Kiel ĉambra muzikisto kaj solisto, li faris koncertojn en Argentino, Alĝerio, Germanio, Francio, Nederlando, Italio, Pollando, Portugalio, Rumanio, Svislando, Tunizio kaj Hungario. Dum turneo en Bonaero li prezentis majstran kurson pi la baroka trumpetado. En 2015 kaj 2016 li ricevis muzikajn premiojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]