Günter Eich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Günter Eich
Persona informo
Günter Eich
Naskiĝo 1-an de februaro 1907 (1907-02-01)
en Lebus
Morto 20-an de decembro 1972 (1972-12-20) (65-jaraĝa)
en Salcburgo
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Subskribo Günter Eich
Familio
Edz(in)o Ilse Aichinger vd
Infanoj Clemens Eich • Mirjam Eich vd
Profesio
Okupo tradukistodramaturgo • poeto • kantotekstisto • kantoverkistoverkisto vd
Aktiva en BerlinoDresdeno vd
Aktiva dum 1927– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La germana verkisto Günter EICH [ginte ajĥ] naskiĝis la 1-an de februaro 1907 en Lebus/Oder kaj mortis la 20-an de decembro 1972 apud Salzburg, Aŭstrio.

Studinte ĉinologion kaj juron en Berlino kaj Parizo li ekde 1932 laboris kiel libera verkisto. Post la Dua mondmilito li fariĝis membro de la PEN-Klubo kaj li estis unu el la fondintoj de la Gruppe 47. Ekde 1953 li estis la edzo de la aŭstra verkistino Ilse Aichinger.

La verkaro de Günter Eich konsistas ĉefe el poemoj kaj radiodramoj. Li gajnis plurajn literaturpremiojn, interalie la renoman Georg-Büchner-Preis en 1959.

Tri fojon oni aljuĝis Günter-Eich-premion en la kadro de la raŭrisaj literaturtagoj.

Famaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Abgelegene Gehöfte (poemoj, 1948)
  • Botschaften des Regens (poemoj, 1955)
  • Stimmen (kolekto de radiodramoj, 1958)
  • Zu den Akten (poemoj, 1964)
  • Anlässe und Steingärten (poemoj, 1966)
  • Maulwürfe (prozo, 1968)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]