Galeria arbaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Galeriarbaro)
Galeria arbaro en Gvineo
Tropika galeria arbaro ĉe riverbordo de Gambio

Galeria arbaro estas ĉerivera arbaro en senarba regiono aŭ en regiono kun aliaj arbospecoj.

Galeriaj arbaroj kreskas ofte apud riveroj en aridaj areoj, en kiuj cetere ne kreskas arboj pro la akvomanko en la grundo. La galeria arbaro estas tie ĉi eksterzona vegetaĵa formo, kiu kreskas tie nur pro la specifaj lokaj kondiĉoj. La nomo signifas tion, ke diversaj etaĝoj formiĝis: plej sube kreskas tre altaj herboj, pli supre arbustoj, plej supre arboj.

Ekzemplo pro tio estas la ebenaĵoj de Llanos en Venezuelo, kie - spite al la granda kvanto de precipitaĵo - kreskas-regas herboj kaj la arboj regas nur la bordajn eskarpojn. En la ebenaĵoj malhelpas la kreskon de arboj la dura kaj - por la radikoj - apenaŭ trapenetrebla laterita tavolo en la grundo (la Arecife).

Apud valoj de Omaruru, Swakop kaj Kuiseb en meza Namibo ekzistas same galeriaj arbaroj. Tie la riverbedoj estas plenigitaj per granda sablotavolo, en kiu fluas grundakvo ankaŭ en la senpluva sezono.

Ekstra galerio[redakti | redakti fonton]

Foje grimpoplantoj kreskas inter la branĉoj. Ili formas reton. Se la folioj falas, ili ne povas atingi la teron, sed ili kolektiĝas inter la stolonoj. Pro la pluvo la folioj transformiĝas al nutrogrundo. La birdoj kaj la vento portas grajnojn, kiuj elkreskas tie kaj formiĝas nova ekstra galerio inter la branĉoj. Tiaj arbaroj troviĝas ekzemple kelkloke apud Danubo, Tiso kaj Dravo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Heinrich Walter, Siegmar-W. Breckle, Vegetation und Klimazonen, 7. Aufl. 1999, Verlag Eugen Ulmer, Stuttgart, ISBN 3-8252-0014-0