Gambaga muŝkaptulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gambaga muŝkaptulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Muscicapa
Specio: M. gambagae'
Muscicapa gambagae
(Alexander, 1901)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Gambaga muŝkaptulo (Muscicapa gambagae) estas malgranda specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de ties plej tipa genro nome Muscicapa.

Ĝi formas superspecion kun la Griza muŝkaptulo, M. striata, kaj foje estas konsiderataj kiel samspecifa. Ĝi estas monotipa, sen subspecioj.

Ĝi loĝas en izolitaj areoj de Centra Afriko nome en Liberio, Centra Malio, Nordorienta Eburbordo, Norda Ganao, Norda Togolando, Burkino, Centra kaj Orienta Niĝerio, Norda Kameruno, Suda Ĉado, Okcidenta kaj Suda Sudano, Okcidenta Etiopio, Nordokcidenta Somalio (Monto Ŭagar), malproksima Nordorienta DRKongo (Aba, Dramba), Ugando (Budongo, Gula, Labvor), Kenjo kaj trans la Ruĝa Maro en Azio en Susokcidenta Arabio (Hejaz suden ĝis Adeno) kaj Jemeno.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbaroj, seka savano kaj subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]