Gama-aminobuterata acido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gamo-Aminobuteracido)
γ-aminobuterata acido
γ-aminobuterata acido
Plata kemia strukturo de la γ-aminobuterata acido
γ-aminobuterata acido
Tridimensia kemia strukturo de la γ-aminobuterata acido
Kemia formulo
C4H9NO2
CAS-numero-kodo 56122
ChemSpider kodo 116
PubChem-kodo 119
Merck Index 15,425
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka mikro-kristala pulvoro
Molmaso 103.121 g·mol−1
Denseco 1.11g cm−3
Fandpunkto 203.7 
Bolpunkto 247.9 
Refrakta indico  1,4657
Acideco (pKa) 4.23
Solvebleco Akvo:365 g/L[1]
Mortiga dozo (LD50) 12,680 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Riskoj R20/21/22 R36/37/38
Sekureco S24/25
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H315, H319, H335[2]
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25  kaj 100 kPa)

Gama-aminobuterata acidoγ-aminobuterata acido estas la biogena amino de la glutamata acido. Ĝi konsideriĝas la plej grava inhibicia nervotransigilo en la centra nerva sistemo. Laŭ kemia strukturo temas pri aminoacido ne utiligata por konstruo de proteinoj. La substanco estas tiel nomata "gama-aminoacido", ĉar en la molekula strukturo la aminogrupo situas ĉe la tria karbona atomo (gama, la tria litero en la greka alfabeto, ĉi tie en la signifo "en la tria loko") post la karboksila grupo (karbona atomo duoble ligita al oksigeno kaj simple ligita al oksigeno-hidrogeno-paro). La nervotransigilo ligiĝas al specifaj receptoroj, kiuj ordigeblas laŭ subtipoj A, B kaj C.

Ekster la centra nerva sistemo, la substanco interalie havas gravan rolon en la insuletoj de Langerhans en la pankreaso kaj do influas la interrilaton inter insulino, glukagono kaj ensanga glukozo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]