Gennadij Ĵavoronkov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gennadij Ĵavoronkov
Persona informo
Naskiĝo 29-an de julio 1941 (1941-07-29)
Morto 7-an de novembro 2006 (2006-11-07) (65-jaraĝa)
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

Gennadij Ĵavoronkov (ruse Геннадий Николаевич Жаворонков), naskiĝis la 29-an de julio 1941, mortis la 7-an de novembro 2006) – rusa ĵurnalisto kaj publicisto, kunlaboranto de Andrej Saĥarov, membro de la Fondaĵo de Andrej Saĥarov kaj de la Konsilio de la Muzeo kaj Centro de Andrej Saĥarov, merita pro malkaŝo de vero pri la krimo de Katin.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Gennadij Ĵavoronkov finis filologion en Moskva Ŝtata Pedagogia Instituto kaj Literatura Instituto je la nomo al Lenin, akirante gradon de la kandidato de pedagogiaj sciencoj. Li laboris kiel ĵurnalisto en gazetoj „Komsomolskaja Pravda” kaj „Soveckaja Rossija” kaj en semajnrevuoj „Obŝĉaja gazeta” kaj „Moskovskije novosti” (Moskvaj novaĵoj). En la jaroj 1989–1990 kiel la unua rusa ĵurnalisto komencis skribi en la rusa gazetaro artikolojn pri la murdo farita de NKVD kontraŭ polaj oficiroj en Katin; en 1990 en la semajnrevuo „Moskovskije Novosti” aperis lia laŭta artikolo „Pri kio silentas la Katina Arbaro?” (ruse: О чем молчит Катынский лес?). Li gvidis ĵurnalistan enketadon pri la afero atinginte interalie Oleg Zakirov, funkciulon de KGB kolektanta materialojn en Smolensk pri la krimo de Katin. La 30-an de aprilo 1990 pola Sendependa Historia Komitato pri Esploro de Katina Krimo sendis pere de redakcio de la semajnrevuo „Moskovskije novosti” al la manoj de Gennadij Ĵavoronkov leteron, en kiu esprimis al li profundan rekonon pro memorigo kaj informo de publika opinio en Sovetunio pri la vero rilate al genocido farita de NKVD en 1940.

En 2006 Gennadij Ĵavoronkov publikigis en Rusio libron titolitan Pri kio silentis la Katina Arbaro, kiam parolis akademiano Andrej Saĥarov (ruse: О чем молчал Катынский лес, когда говорил академик Андрей Сахаров). Li skribis ankaŭ pri konfliktoj en Abĥazio, Sud-Osetio kaj Ĉeĉenio.