Geoffrey Sutton
Geoffrey Sutton | |
---|---|
Fakulo pri originala Esperanto-literaturo | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1947 |
Lingvoj | Esperanto |
Nacieco | brito |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1962–) |
Esperanto | |
Verkis en Esperanto | CEOLE |
Geoffrey SUTTON (naskiĝis en 1947) estas angla filologo de finn-ugra kaj nordia lingvaro, editoro, redaktoro, tradukisto kaj fakulo pri originala Esperanto-literaturo.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Sutton eklernis Esperanton kiel 14-jarulo en 1962. De 1972 ĝis 1973 Sutton studis skandinavian literaturon kaj svedan lingvon ĉe la universitato de East Anglia, de 1973 ĝis 1980 en Upsalo (Svedio), kie li akiris la akademian titolon de filosofie kandidat pri finn-ugra kaj nordia lingvaro. Per trijara stipendio de la Sveda Instituto (Svenska Institutet) li finis doktoriĝajn studojn pri finn-ugra filologio. De oktobro 1981 Sutton laboris dum unu jaro kiel subeditoro kaj konsilisto por la monata periodaĵo "El Popola Ĉinio" en Pekino kaj subtenis la editoradon de "Ĉina Antologio (1949-1959)".
De 1984 ĝis 1986 Sutton laboris kiel redaktoro de la revuo "Esperanto" en la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio (UEA) en Roterdamo (Nederlando). Poste li laboris kiel editoro de gvidlibroj pri havenoj kaj de gvidlibroj pri turismaj altiraĵoj en Britio.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]En Esperanto
[redakti | redakti fonton]- 1969: Konciza Historio pri la Kornvala Lingvo kaj ĝia Literaturo.
- 2002: Ĝisdatigo de: Ockey, Edward; Sutton, Geoffrey Arkivigite je 2011-08-06 per la retarkivo Wayback Machine, Bibliografio de vortaroj kaj terminaroj en Esperanto 1887-2002. Rotterdam: UEA 1992-2002.
En aliaj lingvoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 1976: Nordisk vetenskaplig litteratur om det internationella sprakproblemet [Nordia scienca literaturo pri la internacia lingvoproblemo]. Universitato Uppsala 1976.
- 2008: Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto 1887-2007 [Konciza enciklopedio pri la originala literaturo en esperanto 1887-2007] (CEOLE), Novjorko: Mondial 2008
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- 2008: Biografio de Geoffrey Sutton sur la ekstera kovrilo de CEOLE kun fotoportreto.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Artikoloj de kaj pri Geoffrey Sutton en Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj (EBEA)
- CEOLE 2008 ĉe Guglo-libroj