Georg Brintrup

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg Brintrup
Persona informo
Naskiĝo 25-an de oktobro 1950 (1950-10-25) (73-jaraĝa)
en Münster
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmproduktoroĉefkameraistofilmmuntisto
TTT
Retejo http://www.brintrup.com
vdr

Georg BRINTRUP (25a de oktobro 1950) estas germana kin-reĝisoro, scenaristo kaj produktoro, konata pro sia ne-rakontaj filmaj eseoj pri poezio kaj muziko.

Georg Brintrup jam faris kelkajn kontraŭkulturajn filmojn inter la fino de la 1960-aj kaj la komenco de la 1970-aj jaroj antaŭ ekstudi ĵurnalismon, arthistorion kaj latinidan lingvaron en la Universitato de Münster (Germanio). Kelkaj el la filmoj kiujn li faris dum tiu periodo estis montritaj en avangardaj teatraj produktaĵoj en Münster.[1]

En 1973, li ekstudis pri kino kaj komunikadaj studoj en la I.S.O.P. en Romo. Parto de lia disertacio titolita "Literaturo en filmoj" (1975) estis lia kurto "Miaj mirakloj", nome sep poemojn de Else Lasker-Schüler, kiu estis montrita dum la Internationale Kurzfilmtage Oberhausen en 1978 en germana. En 1975 li faris sian unuan film-eseon kiel sendependa filmisto: nome "Spielregel für einen Wiedertäuferfilm" - (Reguloj por filmo pri Anabaptistoj), kiu estis montrita en 1977 en la International Film Festival Rotterdam kaj en la Berlinale.[2][3]

Pri la vivo kaj verkaro de Palestrina Brintrup en 2008 kaj 2009 realigis filmon kun la latina titolo Palestrina princeps musicae (Palestrina, la princo de la muziko).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Playbill 'Städtische Bühnen Münster' por la teatraĵo de Peter Terson "Zigger Zagger", Premiero la 16an de aprilo 1970.
  2. Neue deutsche Filme 76/77 im 7. Internationalen Forum des Jungen Films, Berlin
  3. "Berlin International Film Festival 1977: Spielregel für einen Wiedertäuferfilm".