Georg von Frundsberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Georg von Frundsberg
Germana kondotiero kaj soldulo serve de la Habsburgoj.
Germana kondotiero kaj soldulo serve de la Habsburgoj.
Personaj informoj
Naskiĝo 24-an de septembro 1473 (1473-09-24)
en Mindelheim
Morto 20-an de aŭgusto 1528 (1528-08-20) (54-jara)
en Mindelheim
Ŝtataneco Germanio
Profesio Kondotiero
Lingvoj germana lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Georg von Frundsberg (1473-1528) estis germana kondotiero kaj soldulo serve de la Habsburgoj. Li estas konsiderata unu el la plej bonaj taktikistoj pri infanterio kaj entreprenistoj dum la mezepokaj militoj. Lia nomo estas asociita al la katastrofa evento kiu kulminis en la Disrabado de Romo, en la 6-a de majo 1527. Li starigis sian reputacion dum sia aktiva batalado en la Italaj Militoj[1] sub la komandoj de Maksimiliano la 1-a (1459-1519) kaj ties sukcedinto Karlo la 5-a (1500-1558).

Kariero[redakti | redakti fonton]

Georgo de Frundsbergo estis filo de la kapitano Ulriko de Frundsbergo kaj lia edzino Barbara de Reŝbergo, kiuj apartenis al malnova branĉo de la Tirolaj kavaliroj kiu establiĝis en Supra Ŝvabio.

En 1492, li akompanis sian patron en la kampanjo de Frederiko la 2-a (1460-1536), Duko de Brandenburgo-Ansbach, kiu estis rajtigita pri plenumado de imperia ekzilo kontraŭ la Duko de Bavario, Alberto la 4-a (1447-1508). Antaŭ la malrezisto de la duko, oni decidis nuligi la ekspedicion. Frundsbergo batalis defende de la habsburga imperiestro Maksimiliano la 1-a (1459-1519) kontraŭ la Svisa Konfederacio, en la Ŝvaba Milito, en 1499, kie li povis konstati, ke la erao de la peze blenditaj kavaliroj estis veninta. Samjare li partoprenos en la imperiaj trupoj senditaj helpe al Ludoviko Sforza (1452-1508), kiu estis detronigita de la reĝo Ludoviko la 12-a (1462-1515), kiel Duko de Milano. Kiam Maksimiliano la 1-a indikis lin kiel kapitano de la tirola armeo, li varbis potencan militgrupon simila al la detruiga infanterio por fortoformado uzata dum la Svisa Konfederacio[2].

Georgo de Frundsbergo kaj lia filo Kasparo (1500-1536)

Ankoraŭ serve de Maksimiliano la 1-a, li partoprenis, en 1504, en la Sukceda Milito de Landshut, batalante kontraŭ Roberto (1481-1504), Grafo de la Palatinato, kaj lia patro Filipo, Princo Elektisto de la Palatinato (1448-1508). Frundsbergo distingiĝis dum estrado de "lankesneto"[3] por la decida Batalo de Wenzenbach (1504), kie li estis persone omaĝita de Maksimiliano la 1-a kun la honoro de la kavaliroj. Konvinkita pri la neceso de iu enlanda milita organizacio kun soldatoj trejnitaj, Frundsbergo helpis Maksimilianon en la kreado de la soldulara trupo. Unu jaron poste, li fariĝis komandanto de la militistoj en la habsburga nederlando.

Post tio, Frundsbergo vivis senĉese militante, en kampanjo por la Imperio kaj la Habsburgoj. En 1509, li estis nomumita "Plej alta kampokapitano" de la regimento kaj partoprenis en la Milito de la Ligo de Kambrajo kontraŭ la Venecia Respubliko, akirinte famon por si kaj siajn homojn, post defendo de la urbo Verono kontraŭ pluraj atakoj. En 1512, li, kune kun Jakobo von Ems[4], komandis la imperian kontingenton senditan por helpi al Gastono de Foix (1489-1512) por reprenado de Breŝo.

Post mallonga vizito al Germanio, Frundsbergo reiris al la itala duoninsulo, kie li ricevis novajn omaĝojn dank'al siaj entreprenoj kontraŭ la venecianoj kaj Francio. En 1513, li estris la soldulojn flanke de la hispana komandanto Fernando d'Avalos (1489-1525), dum la Batalo de La Motta (1513)[5], disbandante la venecian trupon, kiu estis supera laŭnombre, akorde kun la frapfrazo de Frundsbergo "Viel Feind, viel Ehr" (Ju pli da malamikoj, des pli da honoro). Kiam paco fariĝis, li reiris al Germanio, kaj kiel estro de la infanterio de la Ŝvaba Ligo, li helpis Ulrikon, Dukon de Virtembergo (1487-1550) en la administrado de lia duklando, en 1519.

Post la Dieto de Vormio, en 1521, li supozeble eldiris vortojn pri kuraĝemo al la "eta monaĥo" Marteno Lutero (1483-1546) kaj dum la Itala Milito, inter 1521 kaj 1526, Frundsbergo helpis en la estrado de la Imperia Armeo, en Pikardio. Kiam la reĝo Francisko la 1-a (1494-1547) aperis en la batalkampo kun forto de ĉirkaŭ 40 mil homoj, la inteligenta retiriĝo de la armeo de la Imperiestro Karlo la 5-a (1500-1558) ŝparis la propran ekziston. Frundsbergo konsideris la fuĝon de Valencieno kiel "la plej granda sorto kaj plej adekvata rimedo dummilite".

Post la fino de la franca kampanjo, en 1522, Frundsbergo rezignis al la estreco de la "Lankesnetoj", kaj ree komandis la marŝon da 6 mil homoj en Italion. Malfacila kruciĝo de la Alpoj, pro la peza profunda neĝo, rezultis en la Batalo de Bicocca[6], apud Milano. Denaskaj svisoj piede marŝante batalis flanke de Frundsbergo, kiu fronte estris kaj komandis. La venko de la imperiestro en Bicocca, apud Milano, permesis la restarigadon de la regado de Karlo la 5-a sur Ĝenovo kaj Milano, kaj portis grandan parton de Lombardio sub la influon de la hispana imperiestro.

En 1525, post mallonga haltado en Mindelheim kiel "Plej alta kampokapitano" el la tuta germana nacio, kun forto konsistiganta je 12 mil homoj, kaj dudeknaŭ flagoportantoj, Frundsbergo iris denove al supra Italio por liberigo de Pavio kaj savo de la Duklando de Milano al la Imperio. Malgraŭ la 6 mil aldonaj homoj, el kiuj kelkaj estis hispanaj, batalante kontraŭ malamiko kiuj estis dufoje pli fortaj, Frundsbergo venkis sian plej gloran batalon en Pavio, kun la kapto de la franca reĝo.

Post unu jaro, en 1526, kiam la milito en Italio rekomenciĝis, Frundsbergo ricevis helpopeton far la Armeo de la Imperiestro, en Lombardio, por asistado en la militodecido. Kvankam la monhelpo estis nesufiĉa, li akiris 36 mil germanajn talerojn por organizi novan armeon. Dum lia okupo en Mindelheim, Frundsbergo prunteprenis monon kaj vendis siajn arĝentaĵojn kaj juvelojn de sia edzino, por akiri la restantan monsumon al la starigado de la nova armeo. En la daŭro de malpli ol tri semajnoj, Frundsbergo kunigis 12 mil homojn kaj krucigis la Alpojn meze de novembro. Li kuniĝis al la ĉefmarŝalo Karlo la 3-a (1490-1527), apud Piaĉenco, kaj marŝis rekte al Romo. Tamen, ordo kaj disciplino rompiĝis apud Modeno, en la 13-a de marto 1527, pro manko de decidaj bataloj, post monatoj da kampanjo en Italio. La pago de la solduloj restis malfruaj, kaj, finfine, estis al Frundsbergo neebla rearigi la militistojn kaj rehavigi la ordon. La malorganizado tiom ŝancelis la malnovan komandanton ke li suferis koratakon. Nepovinte reakiri sian fizikan forton, Frundsbergo estis transportita al Germanio post longaj streĉoj en la italaj hospitaloj. Premegita de granda angoro pro la situacio de siaj solduloj aŭ "karaj infanoj", krom la perdo de sia persona proprietaĵo kaj morto de unu el siaj infanoj, Frundsbergo mortis en la Kastelo de Mindelheim.

Kvankam ne estas evidentaĵo ke li lasis la katolikan eklezion, kaj malgraŭ sia konstanta lojaleco al la katolika imperiestro, Frundsbergo estis tre malferma al la mesaĝo de Marteno Lutero, kaj laŭ kelkaj raportoj, antaŭ la kampanjo de 1527, li instigis siajn trupojn, konsistigitajn ĉefe de luteranoj, ĉe la promeso pendumi la papon per ora ŝnuro.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La Italaj Militoj estis serio da konfliktoj inter 1494 kaj 1559 envolvante la papajn ŝtatojn, la plejmulton el la italaj ŝtataj urboj kaj la plej gravajn ŝtatojn en la Okcidenta Eŭropo.
  2. Fortoformado estis milita taktiko disvolviĝinta de la Svisa Ĵurkomunumo dum la 15-a jarcento por uzo de la infanterio.
  3. Lankesneto estis grupo da infanteriaj solduloj, en la fino de 15-a jarcento kaj la 16-a jarcento, kies ĉefa armilo estis longa lanco laŭ svisa modelo.
  4. Geschichte der Stadt Rom, Alfred von Reumont, Volume 2
  5. La Batalo de La Motta okazis en la 7-a de oktobro 1513, inter la veneciaj kaj hispanaj trupoj kontraŭ la Sankta Ligo.
  6. Battles That Changed History: An Encyclopedia of World Conflict, Spencer Tucker.