George Cunningham

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Cunningham
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1851 (1851-11-30)
en Edinburgo
Morto 5-an de marto 1919 (1919-03-05) (67-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantistodentisto
vdr

George CUNNINGHAM naskiĝis en Edinburgo 1852 kaj mortis, malriĉa, en Londono en la 5-an de marto 1919. Li studis medicinon en Edinburgo, poste dentistikon en Parizo. Li estis pioniro de preventa dentistiko. Li estis defonda membro de la Brita Dentista Asocio, kaj ekzercis sian profesion en Cambridge. Li estis multflanka klerulo, interesiĝanta pri belarto, scienco, kaj literaturo; vojaĝemulo, oratoro, kaj ŝatata preleganto; pioniro ne nur de Esperanto sed ankaŭ de “ĝardena golfludo”. Li tre okupiĝis pri instruado al infanoj pri buŝhigieno kaj eĉ rolis en filmeto pri tio. Li grave rolis en la kampanjo kontraŭ uzo de fosforo en alumetfabrikado. En lia malriĉiĝo, kaj en lia morto, ŝajne rolis alkoholismo en postaj jaroj.

Li partoprenis, kune kun John Pollen kaj Harold Bolingbroke Mudie, en la grupo Trio por la Tria kaj, sekve, estas unu el la membroj de Loka Kongresa Komitato de UK 1907. Kurioze li estas la sola ano de Trio por la Tria kiu ne estis citita en Enciklopedio de Esperanto.