Saltu al enhavo

Georges Sioui

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georges Sioui
Persona informo
Naskiĝo 3-an de novembro 1948 (1948-11-03) (75-jaraĝa)
en Kebekurbo
Ŝtataneco Kanado Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Laval Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filozofo Redakti la valoron en Wikidata vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Georges E. Sioui (n. en1948 al Wendake en Kebekio - ) estas indiĝena historiisto, filozofo, aktivisto, poeto, eseisto kaj kantverkisto de la hurona-ŭendata nacio. Li estas internacie agnoskata prelegisto pri indiĝenaj historio, filozofio, spiriteco kaj edukado.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Post klasikaj studoj en Kebekio kaj Nov-Skotio, li doktoriĝis ĉe la Universitato de Laval (urbo Kebeko) en 1991. Li estis profesoro pri indiĝenaj studoj ĉe universitatoj en Kanado kaj Usono[1].

Li estis ĉefredaktisto de la magazinoj Kanatha kaj Tawow, kaj verkis plurajn gravajn librojn pri la indiĝena historio kaj la indiĝena filozofio. Li estas emerita profesoro de la Fakultato pri artoj de la Universitato de Otavo.

Inter 1999 kaj 2000 li estis prezidanto de la Instituto de Indiĝena Registaro en Vankuvero[2]. Li respondecis pri la kreado kaj efektivigo de registaraj politikoj por la konservado kaj disvolviĝo de indiĝenaj kulturoj en Kanado[2].

Indiĝena spirito

[redakti | redakti fonton]

Li estas ankaŭ internacia preleganto pri la hodiaŭaj indiĝenaj filozofio, historio kaj spiriteco, tio estas honori, en sia koro kaj animo, la senfinan reton de sanktaj rilatoj unuigantaj ĉiujn estaĵojn ĉirkaŭ la Granda Vivciklo[3].

Matriarkeco kaj sano

[redakti | redakti fonton]

Li prelegis ankaŭ pri indiĝenaj temoj kiel ekzemple la koncepto de matriarkeco kaj indiĝenaj vidpunktoj rilate al sano.

Georges Sioui estas poligloto kiu parolas la francan, la anglan, la hispanan, la portugalan, la italan, la germanan kaj la rusan. Li scipovas ankaŭ diversajn indiĝenajn lingvojn de Kanado[4].

Georges Sioui kaj liaj kvar fratoj akiris gravan venkon en la Supera Kortumo de Kanado (la "Afero Sioui") pri teritoriaj kaj tradiciaj teruzaj rajtoj[4].

Esperanto

[redakti | redakti fonton]

George Sioui akceptis en 2020 esti honora membro de la Honora Komitato de la Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo (2022)[5] kaj ĝia Alta Protektanto [6] (PDF). Poemo de Georges Sioui ('Ridetĉasistoj') aperis en la Kongresa libro. Georges Sioui ankaŭ estas plurlingvulo.

Georges E. Sioui volas ke la ekstera mondo perceptu la historion de la unuaj nacioj de Kanado kiel ili mem perceptas sin kaj la realon. Tiucele li verkis plurajn librojn[7]:

  • (fr) Lia libro Pour une histoire amérindienne de l’Amérique kaj kelkaj aliaj skribaĵoj estas tradukitaj al diversaj lingvoj (angla, germana, hispana, japana, greka, mandarena).
  • (fr) Les Hurons-Wendat: une civilisation méconnue (La Huronoj-Wendat : civilizo miskonita), Presses de l’Université de Laval,1994 (re-eldonita en 1999 kaj en 2019)
  • (en) For an Amerindian Autohistory. Montréal: McGill-Queen's University Press, publikigita en la franca sub la titolo Pour une autohistoire amérindienne. estas eseo pri la fundamentoj de sociala moralo, 1992 ĉe PUL, reeldonita en 2001 ĉe L'Harmattan (ISBN : 2-7475-0374-7) kaj en la mandarena eldonita de Inner Mongolia University Press (2000).
  • (en) Histories of Kanatha: Seen and Told. Essays and Discourses, 1991-2008. Ottawa: University of Ottawa Press, 2008, publikigita en la franca sub la titolo Histoires de Kanatha: vues et racontées, estas kolekto de 30 eseoj kaj prelegoj.
  • O Kanatha! We Stand in Guard for Thee! Indigenous, National, and Transnational Identities in the Americas. Presentado ĉe la Zentrum für Interamerikanischen Studien, Universitato de Insbruck (Aŭstrio), la 15-an de junio 2010[3].
  • Seawi, poemkolekto, eld. Lavender Ink Press; 2013
  • (en) Eatenonha Native Roots of Modern Democracy, eld. McGill-Queen’s University Press, 2019

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Indiĝenaj popoloj

Unuaj nacioj

Paĉamama

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

(eo, fr) Intervjuo kun Georges Sioui dum MondaFest 2020 (filmeto)

(fr) Georges Sioui pri la historio de la indiĝenoj en Kanado Arkivigite je 2016-06-14 per la retarkivo Wayback Machine (filmetoj)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (fr) Biografio Arkivigite je 2021-05-07 per la retarkivo Wayback Machine
  2. 2,0 2,1 (fr) Georges Sioui, Terres en Vue - LandInsights
  3. 3,0 3,1 (en) “O Kanatha! We Stand on Guard for Thee![rompita ligilo]" (PDF), Universitato de Insbrück.
  4. 4,0 4,1 (en) Georges Sioui - Principal Investigator Arkivigite je 2016-11-10 per la retarkivo Wayback Machine, Anisnabe Kekendazone
  5. #mondafest2020 Nicolas Viau prezentas Georges Sioui, jutuba filmeto
  6. [1] Kongresa Libro 2022, Universala Esperanto-Asocio
  7. (fr) Georges E. Sioui, Presses de l'Université Laval