Grizkapa koturnokolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Geotrygon caniceps)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizkapa koturnokolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Geotrygon Geotrygon
Gosse, 1847
Specio: Grizkapa koturnokolombo Geotrygon caniceps
Juan Gundlach 1852
Konserva statuso
Proksimuma teritorio
Proksimuma teritorio
Proksimuma teritorio
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Grizkapa koturnokolombo, Geotrygon caniceps, estas specio de kolombo de la familio de Kolombedoj, Columbidae, kiu enhavas kaj kolombojn kaj turtojn. Ĝi estas endemio de Kubo. En Hispaniolo estas simila specio nome Hispaniola koturnokolombo (Geotrygon leucometopia) kaj ambaŭ estis iam konsiderataj subspecioj de unusola specio. Ties naturaj habitatoj estas tropikaj kaj subtropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj, tropikaj kaj subtropikaj marĉoj, tropikaj kaj subtropikaj humidaj montararbaroj, kaj plantejoj. Ĝi estas minacata pro habitatoperdo. Ĝi estas trovebla facile nur en kelkaj zonoj de la Ciénaga de Zapata kaj de la Sierra del Rosario, sed ĝi estis registrita ankaŭ en Guantánamo, Remedios kaj en la Sierra de los Órganos de Pinar del Río.

Geotrygon caniceps estas ĉirkaŭ 28 cm longa. Ĉe masklo la frunto estas tre helgriza, pli malhela al la kapoverto. En dorso kaj flankoj el la nuko malantaŭen estas irizaĵoj. En kolo supre estas malhelgriza kaj malantaŭe verda metaleca. En ŝultroj kaj supra dorso la koloro estas violblua brila. En pugo kaj vostokovriloj la koloro estas blua, tiel surloke la kolombo estas nomata "azulona" (bluulino). La vosto estas nigreca. La flugiloj havas irizecajn kovrilojn el viola ĉe dorso al verda pli malproksime, la unuarangaj plumoj estas brunecaj. La gorĝo estas tre helgriza. Antaŭa kolo kaj brusto estas helbrunaj kaj ventro pli pala. La okuliriso estas koralruĝa. La beko en bazo estas koralruĝa kaj en pinto malhele sablokolora. La tarsoj estas longaj kompare kun aliaj similaj specioj. La piedoj estas rozkolorecaj. Ĉe ino la koloroj estas malpli buntaj, malpli intensaj kaj malpli brilaj en irizaĵoj, kaj ĉio tio estas eĉ malpli ĉe nematuruloj, kiuj estas pli brunecaj.

Reproduktado okazas el Januaro ĝis Aŭgusto en fuŝa nesto el bastonetoj kaj folioj, sur trunkoforko, 1 ĝis 3 metroj supergrunde. La ino demetas unu kaj rare du ovojn flavec-blankajn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • García, F. (1987). Las Aves de Cuba. Especies endémicas. Subespecies endémicas. Tomos I y II. Editorial Gente Nueva, La Habana. 207 pp.
  • Garrido, O.H. (1986). Las palomas. Editorial Científico-Técnica, La Habana. 52 pp.
  • Garrido, O.H.; Kirkconnell, A. (2000). Birds of Cuba. Helm Field Guides, Londono. 253 pp.