Geraldine Page
Geraldine Sue PAGE (22a de Novembro, 1924 – 13a de Junio, 1987) estis usona aktorino.
Kariero
[redakti | redakti fonton]En kariero kiu daŭris kvar jardekoj en kino, teatro kaj televido, Page ricevis nombrajn premiojn, kiel unu Oskar-premio, unu BAFTA, du Primetime Emmy, kaj du Oraj Globoj, same kiel nomumojn por kvar Tony.
Ŝi naskiĝis en Kirksville, Misurio, kaj studis en la Arta Instituto de Ĉikago kaj kun Uta Hagen kaj Lee Strasberg en Novjorko. Dum la epoko de Makartiismo, ŝi estis metita en la Holivuda nigra listo pro sia asocio kun Hagen kaj ne povis labori en kino dum ok jaroj. Page ricevis la Oskar-premion al la Plej Bona Aktorino pro sia rolo en The Trip to Bountiful (1985) kaj estis nomumita pro Hondo (1953), Summer and Smoke (1961), Sweet Bird of Youth (1962), You're a Big Boy Now (1966), Pete 'n' Tillie (1972), Interiors (1978), kaj The Pope of Greenwich Village (1984). Ŝi estas konata ankaŭ pro siaj roloj en la filmoj What Ever Happened to Aunt Alice? (1969), The Beguiled (1971) kaj The Rescuers (1977).
En teatro, ŝi debutis en Broadvejo en 1953 per Mid-summer. Ŝi ricevis nomumojn al premioj Tony pro siaj ludadoj kiel Princino Kosmonopolis en Sweet Bird of Youth (1959), Marion en Absurd Person Singular (1974), Patrino Miriam Ruth en Agnes of God (1982), kaj Madame Arcati en Blithe Spirit (1987). Pro sia fekunda laboro sur la scenejo ŝi estis enmetita en la American Theater Hall of Fame en 1979. Pro siaj roloj en televido ŝi ricevis du premiojn Primetime Emmy kiel Elstara Ĉefaktorino en Dramo pro sia ludado en la adaptaĵoj de la verkoj de Truman Capote nome A Christmas Memory (1967) kaj The Thanksgiving Visitor (1969).
Filmoj
[redakti | redakti fonton]- 1953 Taxi
- 1953 Hondo
- 1961 Summer and Smoke
- 1962 Sweet Bird of Youth
- 1963 Toys in the Attic
- 1964 Dear Heart
- 1966 You're a Big Boy Now, Francis Ford Coppola
- 1966 The Three Sisters
- 1967 La chica del lunes, Leopoldo Torre Nilsson
- 1967 The Happiest Millionaire
- 1969 What Ever Happened to Aunt Alice?
- 1969 Trilogy
- 1971 The Beguiled
- 1971 J. W. Coop
- 1972 Pete 'n' Tillie
- 1973 Happy as the Grass Was Green
- 1975 The Day of the Locust, John Schlesinger
- 1977 Nasty Habits
- 1977 The Rescuers
- 1978 Interiors, Woody Allen
- 1981 Harry's War
- 1981 Honky Tonk Freeway
- 1982 I'm Dancing as Fast as I Can
- 1984 The Pope of Greenwich Village
- 1985 The Bride
- 1985 Walls of Glass
- 1985 White Nights
- 1985 The Trip to Bountiful
- 1986 My Little Girl
- 1986 Native Son
- 1987 Riders to the Sea