Geraniacoj
![]() | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||
| ||||||||||
Genroj
| ||||||||||
| ||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||
La geraniacoj (Geraniaceae) estas familio de dukotiledonaj plantoj, kiu entenas 750 speciojn en 5 genroj.
- Geranium Geranio
- Erodium Erodio
- Monsonia
- Pelargonium Pelargonio
- Sarcocaulon
Ili estas herbaj plantoj aŭ arbetoj, kiuj produktas esencajn oleojn en kontinentaj ĝis tropikaj zonoj. Geranio kaj pelargonio estas tre uzataj en hortikulturo.
- Pelargonium peltatum
(hibrido)
Pelargonidino[redakti | redakti fonton]
Pelargonidino estas natura pigmento apartenanta al la familio de la antocianidino, kaj kiel ĉiuj antocianinoj, ĝi estas kontraŭoksidanto, kiu produktas karakterizan oranĝokoloron. Pelargonidino troviĝas en geranio kiel ruĝa pigmento kaj ĝi ankaŭ respondecas pri la ruĝokoloreco de la filodendro, apartenanta al la familio de la arumacoj aŭ araceoj. La floroj organĝ-koloraj de la Lysimachia monelli posedas plej altan koncentriĝon de la pelargonidina pigmento. Ĝi ankaŭ estas la ĉefa konstituanto de la Phaseolus vulgaris.