Erodio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Erodio
Erodium ciconium
Erodium ciconium
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Verdukotiledonoj Eudicots
Ordo: Geranialoj Geraniales
Familio: Geraniacoj Geraniaceae
Genro: Erodio Erodium
Charles Louis L'Héritier de Brutelle, 1789
Specioj

Ĉirkaŭ 60

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Erodio, latine Erodium, estas genro en la familio Geraniacoj, Geraniaceae, kiu entenas ĉirkaŭ 60 speciojn (kvankam iuj aŭtoroj nombras pli), plejparte originajn el mediteraneaj regionoj, Azio kaj Aŭstralio. Temas pri plantoj ĉu unujaraj, ĉu plurjaraj kun kvinpetalaj floroj violkoloraj, kiuj similas tiujn de la genro Geranio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Carl von Linné grupigis en sama genro Geranium la nuntempajn tre proksimajn genrojn, Erodium, Geranium kaj Pelargonium. Pli poste la botanikisto Charles Louis L'Héritier de Brutelle (1746-1800) distingis ilin laŭ la nombro de la stamenoj aŭ pli bone de la anteroj, 5 por la genro Erodium, 7 por Pelargonium kaj 10 por Geranium (ĉiu genro havas 10 stamenojn sed en la genro Erodio 5 stamenoj ne posedas anterojn kaj tial sterilas). Laŭ la ekstera aspekto la fruktoj de la tri genroj similas birdobekojn. Geranium, el la greka geranos, elvokas gruon, Pelargonium (pelargos) cikonion kaj Erodium (erodios) ardeon.
Ekzistas tamen determinan diferencon inter Geranioj kaj Erodioj: la maturaj karpeloj, komunaj al la tuta familio, malfermiĝas alimaniere. Tiuj de la Geranioj restas ligitaj en la supera parto kaj volviĝas kiel arko, dum tiuj de Erodioj disiĝas kaj volviĝas kiel korktirilo.
Alia diferenco troviĝas en la folioj: tiuj de la Geranioj estas manformaj dum tiuj de la Erodioj estas plumformaj. La 5 petaloj de la Geranioj estas simetriaj, tiuj de la Erodioj estas plej ofte malsimetriaj. La semoj de la Erodioj mem disvastiĝas per aŭtoĥorio kaj la bekforma frukto boras la teron.

Kelkaj specioj

  • Erodium acaule (L.) Bech. & Thell.
Erodium cicutarium: 1. floro 2. stamenoj 3. pistilo 4. frukto 5. sekcio de pistilo kun 5 karpeloj 6. matura karpelo volviĝanta kiel korktirilo.
  • Erodium aethiopicum (Lam.) Brumh. & Thell.
  • Erodium botrys (Cav.) Bertol.
  • Erodium chium (L.) Willd.
  • Erodium ciconium (L.) L’Hér.
  • Erodium cicutarium (L.) L’Hér. cikutfolia Erodio
  • Erodium corsicum Léman
  • Erodium crispum Lapeyr.
  • Erodium daucoides Boiss.
  • Erodium foetidum (L.) L'Hér.
  • Erodium glandulosum (Cav.) Willd.
  • Erodium laciniatum (Cav.) Willd.
  • Erodium lebelii Jord.
  • Erodium malacoides (L.) L’Hér.
  • Erodium manescavi Coss.
  • Erodium maritimum (L.) L’Hér.
  • Erodium moschatum (L.) L’Hér.
  • Erodium rodiei (Braun-Blanq.) Poirion
  • Erodium salzmannii Delile