Gerhard Westerburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gerhard Westerburg
(1490-1558)
"Von dem anbette[n] des H. Sacraments" verko eldonita en (1545) far Gerhard Westerburg
"Von dem anbette[n] des H. Sacraments" verko eldonita en (1545) far Gerhard Westerburg
Persona informo
Naskiĝo 1490
en Kolonjo, Germana regno
Morto 1558
en Dykhausen, apud Neustadtgödens, Germana regno
Religio anabaptismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Bolonjo
Universitato de Wittenberg
Profesio
Okupo teologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gerhard Westerburg (1490-1558) estis germana humanisto, reformatoro, teologo kaj juristo. Li estis lernanto de Johannes Cochläus en la Universitato de Bolonjo kaj amiko de Marteno Lutero.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li studis en Treviro, Kolonjo (Magistreco, 1514-15) kaj en la Universitato de Bolonjo (Doktoreco, 1517-21) kie li studis civilan kaj eklezian juron. En Bolonjo li ekhavis kiel instruiston Johannes Cochläus (1479-1552). Westerburg eniris por la reformacion per Nicholas Storch (1500-1536), profeto de Zwickau, kiu gastis lin en sia hejmo, kaj poste akompanis lin al Wittenberg, kie li ekkonis Marteno Lutero kaj Martin Cellarius (1499-1564) en 1522.

Pli malfrue lin altiris Carlostadius al Wittenberg, kaj poste al Orlamünde, kies instruoj pri la Noktomanĝo de Kristo estis adoptitaj de li, poste edziĝinte kun lia fratino. En 1524, li estis forpelita de Saksio, kune kun Carlostadius, kaj en oktobro de tiu jaro ni trovos lin en Zuriko kaj Bazelo, akompanata de multaj pamfletoj verkitaj de Carlostadius pri la Bapto kaj Noktomanĝo de Kristo, kiujn li transdonis al presisto en Bazelo, por publikiĝado.

Ĉio estis presita krom la pamfleto kontraŭ la infana bapto. Tiutempe Westerburg amikiĝis kun Konrad Grebel en sia Zurika rondo, kaj oni scias, ke Felix Manz (1498-1527) konservis kelkajn bazelajn pamfletojn distribuotajn en Zuriko. En 1525, Carlostadio implikiĝis en la "Milito de la Vilaĝanoj". Tiutempe Westerburg loĝis en Frankfurto kun sia edzino kaj filo. Kun la malvenko de la vilaĝanoj, li estis forpelita de la urbo en la sama tago de la Batalo de Zabern (17-a majo 1525).

Fondinto de la Baptista Preĝejo, en Kolonjo.

Li tiam revenis al Kolonjo, kie li devis alfronti multajn malfacilaĵojn. Li rakontas siajn tiutempajn spertojn en 56-paĝa libreto presita en Marburgo en 1533 de Franz Rhode (1529-1559), kie li priskribas "kiel kleraj homoj de Kolonjo, doktoroj pri teologio kaj ĉasistoj de herezuloj, kondamnis kaj insultis la nekredemajn homojn. D-ro Gerhard Westerburg, pro liaj instruoj pri purgatorio."

Sed la juristo Westerburg ricevis favoran decidon de la imperia registaro en Esslingen en la sama monato, tiam kiam publikaj atakoj estis faritaj kontraŭ li. Inter la kritikantoj estis Johannes Cochlaeus, lia iama universitata kolego en Italio. Malgraŭ tio, li restis en la urbo ankoraŭ sep jarojn. Li ne estis ŝparita en la atakoj faritaj de la urbestraro kaj de la elektistaro, kaj li eĉ ne povis partopreni en la proceso de Adolf Clarenbach (1497-1529) kaj Peter Fliesteden (1529), kaj nur povis spekti ilian ekzekuton la 28-an de septembro, 1529.

Dum 1535-41 li ŝajne forlasis la anabaptistan movadon por aliĝado al la tiama reformita eklezio. En 1542-43 li aperis en Königsberg ĉe la kortego de Alberto, duko de Prusio (1490-1568), kaj pli malfrue en Emden. Li ŝajne pasis iom da tempo en Orienta Frislando sub la protekto de la grafino Anne (1501-1575). Dum siaj lastaj jaroj li servis kiel predikisto ĉe Neustadt-Goedens, kie li mortis en 1558. "

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]