Giovanni Leone
Giovanni Leone | |||||
---|---|---|---|---|---|
dumviva senatano | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Giovanni Leone | |||||
Naskiĝo | 3-an de novembro 1908 en Napolo | ||||
Morto | 9-an de novembro 2001 (93-jara) en Romo | ||||
Religio | katolikismo [#] | ||||
Lingvoj | itala [#] | ||||
Ŝtataneco | Italio • Reĝlando Italio [#] | ||||
Alma mater | Universitato de Napolo [#] | ||||
Partio | Itala kristan-demokrata partio [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Mauro Leone [#] | ||||
Patrino | Maria Gioffredi [#] | ||||
Gefratoj | Carlo Leone [#] | ||||
Edz(in)o | Vittoria Michitto [#] | ||||
Infanoj | Gian Carlo Leone • Mauro Leone • Giulio Leone • Paolo Leone [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • advokato [#] | ||||
Aktiva en | Romo [#] | ||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Giovanni LEONE (naskiĝinta en la 3-a de novembro 1908 en Napoli, mortinta en la 9-a de novembro 2001 en Romo) estis itala politikisto kaj prezidanto de la Respubliko Italio de 1971-78.
Vivo[redakti | redakti fonton]
Li studis jursciencon kaj ŝtatajn sciencojn kaj docentis ekde 1936 ĉe la universitatoj de Camerino, Messina, Bari, Napoli kaj Romo.
En 1948 li ekis kiel deputito ĉe la nacia asembleo por la Itala kristan-demokrata partio (DC). Estinte de 1955-63 prezidento de la Ĉambro de la deputitoj li estis en la jaroj 1963-a kaj 1968-a por mallonga tempo provizorajn transirajn registarojn.
Kandidatante en 1964 por la posteno de la itala ŝtatprezidanto li venkitis fare de Giuseppe Saragat. Sed en 1971 li sukcesis (tamen nur post la 23-a elektorondo!). Nelonge antaŭ la fino de la regula oficoperiodo li demisiis pro gazetaraj kampanjoj kiuj akuzis lin pro implikiĝo en la Lockheed-skandalo (1976), korupcio, imposta fraŭdo kaj valutaj deliktoj. Antaŭe la Partio de Italaj Komunistoj estis minacinta startigi proceduron pri eksigo el ofico. Poste Leone retiriĝis komplete kaj ne plu aktivis politike.