Gotthilf Sellin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gotthilf Sellin
Persona informo
Naskiĝo 18-an de majo 1844 (1844-05-18)
en Ludwigslust
Morto 9-an de oktobro 1921 (1921-10-09) (77-jaraĝa)
en Schwerin
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo historiistoverkistoinstruisto
vdr

Gotthilf SELLIN (naskiĝinta la 18-an de majo 1844 en Ludwigslust, mortinta la 9-an de oktobro 1921 en Schwerin; nomo kompleta: Gotthilf Theodor Erich Wilhelm Sellin) estis germana historiisto, pedagogo, esperantisto kaj verkisto. Li skribis parte sub la pseŭdonimo Erich Lilsen.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Gotthilf Sellin estis la filo de Carl Wilhelm Sellin (1793–1850), seminariestro en Ludwigslust kaj de 1839 ĝis 1850 samloke pastoro kaj de la pastora filino Emma Seiler; li havis plurajn pli aĝajn gefratojn. Li frekventis de pasko 1857 ĝis la festotago de Sankta Miĥaelo en 1859 kaj post eta interrompo denove la Fridericianum-gimnazion en Schwerin; tie li trapasis je pasko 1863 la abiturientan ekzamenon. Poste li studis ĉe la Universitato de Halle, kie li doktoriĝis en 1866 pro faklaboro pri episkopo Burchard la 2-a de Halberstadt. En 1868 li iĝis ĉe la iama lernejo kandidato, en 1872 gimnaziinstruisto, en 1887 gimnaziestro kaj en 1900 gimnaziprofesoro. Lia pensiuliĝo estis en la 31.3.1909.

En la 28.9.1874 li edzinigis Mary Ange Felicie Harper, adopta filino de Ferdinand Philip Rée kaj flegistino de Paul Rée. Ili havis tri filinojn: Ellen (* 1875), Gertrud (* 1877) kaj Mary (* 1880). Dum nasko de la tria filino la edzino mortis.

Konataj gefratoj liaj estis la gimnaziinstruisto Carl Sellin, la komercisto Theodor Sellin, pastoro kaj konsistoriano Wilhelm Sellin (patro de la malnovtestamentfakulo Ernst Sellin), kolonia direktoro Albrecht Sellin[2] kaj la fratinoj Emma kaj Johanna Sellin.

Gotthilf Sellin instruis krom historio ankaŭ la latinan kaj helenan lingvojn en Schwerin - krome ankaŭ Esperanto. La famekonata poetino esperantista Marie Hankel estis en 1903 aŭ en 1905 ties lernantino.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Vita Burchardi II Qui Bucco Etiam Dictus Est Episcopi Halberstadiensis: Particula I Et II. Universität Halle-Wittenberg 1866 (Historische Dissertation)[3]
  • Burchard II., Bischof von Halberstadt. Ein Beitrag zur Reichsgeschichte unter Kaiser Heinrichs IV. Schwerin 1870.
  • Der Tusker. Roman aus der Zeit des Kaisers Tiberius. von Erich Lilsen. Mit einem Vorwort von Dr. Rudolf Kleinpaul, Friedrich Verlag, 1882.
  • Das sabinische Landgut des Horaz. Eine Studienreise. Mit Karte und Tafel. Druck Bärensprung, Schwerin 1896. (19 S. 4°, Anlage zum Programm des Grossherzoglichen Gymnasium Fridericianum zu Schwerin i. M.).
  • Burchard II., Bischof von Halberstadt (1060–1088). München/Leipzig 1914.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Paul Rée: Gesammelte Werke. 1875–1885.
  • Malwida von Meysenbug: Paul Rée - Briefe an einen Freund.
  • Schulprogramme des Großherzoglichen Gymnasium Fridericianum, Schwerin.
  • Ralf Kuse: Gotthilf Sellin - ein Gymnasialprofessor am Fridericianum. - Che: 100 Jahre Esperanto in Schwerin. (2006), p. 12–13.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]