Granda anstataŭigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Granda anstataŭigo (france: Grand Remplacement; angle: Great Replacement) estas polemika politika nocio de la novdekstrularo, per kiu oni atribuas enmigradon de neblankuloj kaj islamanoj al laŭdira konspiro celanta anstataŭigi demografie kaj kulture la plimulte blankulan loĝantaron de okcidentaj ŝtatoj – per amasa migrado, demografia kresko ĉe la neeŭropdevena loĝantaro kaj falo de la naskokvoto ĉe blankaj eŭropanoj [1]. Ĝi najbaras ideologie al nocioj kutimaj en dekstra ekstremismo kaj dekstra popolismo rilate “trofremdiĝon” aŭ “popolmorton”, kaj ĝi temigas kiel tiuj historian forfalon de la blankuloj aŭ genocidon je ili. Kiel plenumantojn de la asertata plano oni nomas tutmondistojn, la elitojn, la kapitalistaron, la judojn, multkulturistojn aŭ superŝtatajn instancojn kiel la Eŭropan Union aŭ la Unuiĝintajn Naciojn. Tio ĉi estas konsiderata rasismaantisemitisma konspirteorio.

Kvankam similaj temoj karakterizis diversajn ekstremdekstrajn teoriojn ekde la malfrua 19-a jarcento, ĉi tiun specifan koncepton konatigis la franca aŭtoro Renaud Camus en 2011 per sia verko Le grand remplacement. Camus kaj aliaj konspirteoriistoj atribuas lastatempajn demografiajn ŝanĝiĝojn en Eŭropo al intenca politiko de tutmondaj kaj liberalaj elitoj agantaj en la registaro de Francio, la EU kaj UNO, nomante la ŝanĝiĝojn “genocido per anstataŭigo”. Laŭ Camus, la “granda anstataŭigo” estis nutrita de “industriigo”, “malspiritualigo” and “senkulturigo”, per kiuj la materialisma socio kaj la tutmondismo kreis “anstataŭigeblan homon sen ajna nacia, etna aŭ kultura specifo”, kion li nomas “tuttera anstataŭigismo” [2].

La identisma movado transprenis kaj disvastigis la koncepton en Eŭropo kaj Norda Ameriko. Komunikiloj de la alternativa dekstro (angle: Alt-Right) kaj Fox News disvastigis ĝin en ĉiuj anglalingvaj regionoj [3]. Ekde proksimume 2000, dekstraj teroristoj ofte pravigas siajn atencojn per tiu ĉi imago.

Granda parto de la subtenantoj de la teorio ankaŭ subtenas antisemitismon, kaj kredas ke judoj planis la procezon de anstataŭigado de la blanka loĝantaro intence. Ekzemple, ĉe la Manifestacio Unuigu la Dekstron en Charlottesville, Virginio, la manifestaciantoj ĉantis "Ni ne estos anstataŭigitaj" (krioj apogante la teorion de la granda interŝanĝo) kaj ankaŭ "Judoj ne anstataŭigos nin" (antisemitaj ĉantaĵoj).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bowles, Nellie, "'Replacement Theory,' a Racist, Sexist Doctrine, Spreads in Far-Right Circles", The New York Times, 18 March 2019.
  2. (2017) “C'est ça que tu veux ? !”, Savoirs et Clinique (fr) 23 (2), p. 55. doi:10.3917/sc.023.0055. “[transl. from French] This theory states that the indigenous French ("Français de souche") could soon be demographically replaced by non-European peoples, especially from the Maghreb and sub-Saharan Africa.”. 
  3. Ben Collins, The Buffalo supermarket shooting suspect posted an apparent manifesto repeatedly citing 'Great Replacement' theory, NBC News, la 15an de majo 2022

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]