Grek-katolika preĝejo apostoloj sanktaj Petro kaj Paŭlo (Múcsony)
Grek-katolika paroĥa preĝejo Sanktaj Petro kaj Paŭlo | |
---|---|
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Múcsony |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
diocezo | Miskolc |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Múcsony Ady Endre út 6. |
La grek-katolika paroĥa preĝejo apostoloj sanktaj Petro kaj Paŭlo estas sakrala historia monumento (deklarita en 2009) en grandvilaĝo Múcsony (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri paroĥo kun ligna kirko en Múcsony okazis en 1219. Dum dominado de turkoj la vilaĝo senhomiĝis, sed en la frua 18-a jarcento precipe rutenoj alvenis. Ili konstruis didomon en 1797 kun paroĥejo, sed en 1878 ĝi bruldetruiĝis. Oni denove konstruis barokan preĝejon, eĉ iomete for ankaŭ memorkapelon. La matrikulo ekfunkciis en 1810. La kirko estis pligrandigita kun krucnavo en 1925.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola inter arboj. La fasado estas simetria, meze la turo iomete reliefas. La turpinto estas bulboforma. La navo finiĝas en plurlatera absido, sed maldekstre sakristio aliĝas al tio.
Kermeso okazas en la 29-an de junio.