Post baletdanca edukado ŝi dancis en la infana baleto de la Viena Ŝtata Opero. Ŝi komence renomiĝis kiel operetkantisto ĉe aŭstraj kaj germanaj scenejoj. La muzikfilmo Zwei Herzen im Dreivierteltakt, unu el la unuaj sonfilmoj, faris la kantistinon Gretl Theimer vaste konatan filmstelulon. La samnoma valso laŭ Robert Stolz, kiun ŝi kantis kune kun aktoro Walter Janssen, estis samtempe unu el la plej sukcesaj furorkantoj de la jaro 1930. Post tio ŝi ofte ludis en vienfilmoj kaj kaj aliaj distrofilmoj de la 1930-aj jaroj.
Post proksimume unu jardeko ŝia filmkariero preskaŭ finiĝis; nur en la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj ŝi denove ludis etajn filmroletojn.