Grey's Anatomy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ne konfuzu kun la lernolibro "Gray's Anatomy"
La serio temas pri la titolrolulo, Drino. Meredith Grey, ludita de Ellen Pompeo
La rolulo de Chyler Leigh estis enkondukita en la tria sezono kaj promociis al regula en la serio en la kvara sezono.

Grey's Anatomy estas usona primedicina drama televida serio kiu premieris la 27an de marto, 2005, en American Broadcasting Company (ABC) kiel mez-sezona anstataŭo. La fikcia serio fokusas al la vivoj de kirurgaj lernokuracistoj, lokanoj kaj pacientoj dum tiuj promocias en sezonajn doktorojn dum okazas aferoj pri la personaj kaj profesiaj rilatoj. La titolo estas aludo al Gray's Anatomy, klasika angla lernolibro de homa anatomio por la unua fojo eldonita en la jaro 1858 en Unuiĝinta Reĝlando kaj je unu jaro pli poste en Usono kaj estis verkita de Henry Gray.[1] Shonda Rhimes disvolvigis la pilotan epizodon kaj plue verkis por la serio. Ŝi estas ankaŭ unu el la produktoroj kun Betsy Beers, Mark Gordon, Krista Vernoff, Rob Corn, Mark Wilding, kaj Allan Heinberg. Kvankan la agado de la serio okazas en Seatlo (ĉe la fikcia Grey Sloan Memorial Hospital, formale "Seattle Grace and Seattle Grace Mercy West"), ĝi estis filmita ĉefe en Los-Anĝeleso, Kalifornio.

La serio temas pri la titolrolulo, Drino. Meredith Grey, ludita de Ellen Pompeo. Grey estis dekomence portretita kiel internigita lernanta kuracisto kaj poste iĝis la estro de ĝenerala kirurgio, dum oni esploras la ĉiutagaĵojn de la hospitala vivo. La origina geaktoraro konsistis el naŭ stelulaj aktoroj: nome Ellen Pompeo, Sandra Oh, Katherine Heigl, Justin Chambers, T. R. Knight, Chandra Wilson, James Pickens Jr., Isaiah Washington kaj Patrick Dempsey. Tiu aktoraro suferis gravajn ŝanĝojn laŭlonge de la serifluo. Je la starto de la 16a sezono, la serio havis grandan aron de dekkvar aktoroj — inter kiuj kvar roluloj el la origina aktoraro (Meredith Grey, Alex Karev, Miranda Bailey kaj Richard Webber). Justin Chambers, kiu ludis la rolon de Dro. Alex Karev, lasis la serion dum tiu sezono.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Gray's Anatomy: an iconic medical textbook". Medicographia. 8a de novembro, 2017. Alirita la 8an de septmebro, 2020.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]