Grizbrusta parulio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizbrusta parulio
Grizbrusta parulio
Grizbrusta parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Basileuterus
Specio: 'B. cinereicollis'
Basileuterus cinereicollis
(Sclater, 1865)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Grizbrusta parulio (Basileuterus cinereicollis) estas specio de birdo de la familio de Paruliedoj kaj genro de Basileuterus ĉefe reprezentata en Centra kaj Sudameriko, de ĉefe fortikaj parulioj kun fortikaj bekoj kiuj havas olivecajn aŭ grizajn suprajn partojn kaj flavajn subajn partojn.

Ĝi troviĝas en Kolombio kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj. Ĝi iĝis rara pro habitatoperdo. Ĝi estas loka kaj nekomuna al rara tra plej parto de sia disa distribuado en Andoj de pleja okcidenta Venezuelo (Mérida kaj Táchira) kaj nordorienta Kolombio (sude al Kundinamarka kaj okcidenta Meta); ĝi estas pli komuna en Sierra de Perijá ĉe la limo Kolombio-Venezuelo, but ties habitato en tiuj deklivoj estis akre degradita sub 2,000 m. Ĝi troviĝas en densa subkreskaĵaro en montara ĉiamverda arbara subkreskaĵaro, arbarbordoj kaj duarangaj kreskaĵaroj je 800-2,100 m.

La latina scienca nomo cinereicollis signifas “kun griza (cindra) kolo” sed fakte temas pri birdospecio kiu havas grizajn kapon, kolon kaj tre ofte supran bruston. Kiel kutime ĉe ĉi genro, la supraj partoj estas olivverdecaj kaj la subaj flavaj. En la griza kapo videblas flava al blankeca okulringo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]