Grizkapa milvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grizkapa milvo
Grizkapa milvo
Grizkapa milvo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Leptodon
Specio: L.. cayanensis
Leptodon cayanensis
(Latham, 1790)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Grizkapa milvo aŭ laŭ la latina scienca nomo Kajena milvo, Leptodon cayanensis, estas rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiaj milvoj, agloj kaj cirkuoj. Ili loĝas en malfermaj arbaroj kaj marĉarbaroj. Ĝi kunhavas saman genron Leptodon kun la tre rara Blankakola milvo. Ĝi reproduktiĝas el orienta Meksiko kaj Trinidado suden al Peruo, Bolivio, Brazilo kaj norda Argentino.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Grizkapa milvo estas 46–53 cm longa kaj pezas 410-605 g. Plenkreskulo havas grizan kapon (kio nomigas la specion), nigrajn suprajn partojn, blankajn subajn partojn, kaj nigran voston kun du aŭ tri blankaj bendoj. La beko estas blueca kaj la kruroj grizaj. La flugmaniero estas intenca glitado flap-flap.

Nematuruloj havas du kolormorfojn; la hela fazo estas simila al plenkreskulo, sed havas blankajn kapon kaj kolon, kun nigraj krono kaj okulstrio, nigra beko kaj flavaj kruroj. La malhela fazo havas nigrecajn kapon, kolon kaj suprajn partojn, kaj malhelstriecajn sablokolorajn subajn partojn.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La nesto estas farata el bastoneteroj kovrataj el herberoj kaj estas konstruata alte en arbo. La ino demetas 1 aŭ 2 blankajn ovojn, kiuj estas purpurecaj je unu pinto kaj makulecbrunaj.

La Grizkapa milvo manĝas ĉefe reptiliojn, sed ankaŭ ranojn kaj grandajn insektojn. Ĝi kutime sidas sur malferma alta ripozejo el kiu ĝi gvatas predon. La alvoko estas miaŭa kiŭ.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Oni konas du subspeciojn de Leptodon cayanensis:[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]