Guāngxù

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guāngxù
Sekvanto Pu Ji vd
Persona informo
Naskonomo ᡯᠠᡳ ᡨᡳᠶᠠᠨ
Naskiĝo 14-an de aŭgusto 1871 (1871-08-14)
en Prince Chun Mansion
Morto 14-an de novembro 1908 (1908-11-14) (37-jaraĝa)
en Zhongnanhai
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per arsena toksiĝo vd
Tombo Chongling Mausoleum (Qing dynasty) vd
Lingvoj ĉina vd
Ŝtataneco Dinastio Qing vd
Familio
Dinastio House of Aisin-Gioro vd
Patro Yixuan, Prince Chun vd
Patrino Yehenara Wanzhen vd
Gefratoj Zaifeng, Prince Chun • Zaitao • Zaixun, Prince Rui vd
Edz(in)o Empress Dowager Longyu • Consort Jin • Consort Zhen vd
Profesio
Okupo ŝtatestro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La Imperiestro Guāngxù (ĉine 光緒, prononco proksimume [GŭangŜJU], naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1871, mortis la 14-an de novembro 1908), persona nomo Zaitian (manĉure Dzai-Tiyan), estis la dekunua imperiestro de la Qing-dinastio, kaj la naŭa Qing imperiestro kiu regis Ĉinion. Lia reĝado daŭris de 1875 ĝis 1908, sed praktike li regis, sub influo de la imperiestrino Ciŝji (ĉine 慈禧, pinjine Cíxǐ, IFA (en norma ĉina lingvo) [tsʰɯ2ɕi3]), nur de 1889 ĝis 1898. Li iniciatis la "centtagan reformon", sed estis abrupte haltigita kiam la imperiestrino lanĉis puĉon en 1898, post kiu li estis metita sub hejmareston ĝis sia morto. Lia rega nomo, "Guangxu", havas la signifon "glora sukcedo".