Saltu al enhavo

Gulzar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gulzar
Oskar-premiito
Gulzar en 2008
Gulzar en 2008
Persona informo
گلزار
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1934 (1934-08-18) (89-jaraĝa)
en Dina
Lingvoj urduo vd
Ŝtataneco Barato Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Rakhee Gulzar (1973–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Meghna Gulzar (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Gulzar vd
Okupo filmreĝisoro
verkisto
kantotekstisto
poeto
scenaristo
filmproduktoro
kantoverkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1971– vd
Verkado
Verkoj Jai Ho vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gulzar (/gulzaar/; naskita Sampooran Singh Kalra; 18-an de Aŭgusto 1934 en Dina, Jhelum Distrikto, Brita Hindio (aktuala Pakistano)) estas Barata poeto, kantverkisto, aŭtoro, film-verkisto, kaj film-reĝisoro konata pro siaj kontribuoj al la barata film-industrio. Li estas la aŭtoro de ĉirkaŭ 20 libroj. Gulzar verkas ĉefe en la urdua kaj la panĝaba. Li verkis ankaŭ en parencaj lingvoj kiel la braĝa (Braj Bhasha), la harjana, kaj la marvara (Marwari).

Li gajnis 5 Naciajn Filmpremiojn; 22 Premiojn Filmfare; unu Oskar-premion; kaj unu Grammy-premion. Al li estis atribuitaj la premio de la registara beletra akademio Sahitya Akademi en la urdua en 2002, la premio Padma Bhushan en 2004 (la tria plej alta civila premio en Barato), kaj la Premio Dadasaheb Phalke en 2013, la plej alta registara premio por la filmindustrio. En 2023, al Gulzar (kun la sanskrita klerulo Rambhadracharya) estis aljuĝita la Gjanpith, inter la plej altaj literaturaj premioj en Barato. La citaĵo notis jene:

Kune kun sia longa filmvojaĝo, Gulzar faris novajn mejloŝtonojn en la kampo de literaturo. En poezio, li inventis novan ĝenron "Triveni" kiu estas... poemo de tri linioj. Gulzar ĉiam kreis ion novan per sia poezio. De iom da tempo li ankaŭ serioze atentas infanan poezion”.[1]

En la lernejo, li legis tradukojn de la verkoj de Rabindranath Tagore kiun li priskribis kiel unu el la multaj turnopunktoj de sia vivo. Pro la Dispartigo de Hindio, lia familio fendetiĝis kaj li devis ĉesigi siajn studojn kaj veni al Mumbajo (tiam nomita "Bombajo") por subteni sian familion. Sampooran faris multajn malgrandajn laborojn en Mumbajo por elteni sin, inkluzive laboron ĉe garaĝo. Li prenis la plumnomon "Gulzar Deenvi" kaj poste simple "Gulzar". Li diris, ke li ĝuis sian laboron ĉe la garaĝo, ĉar ĝi disponis al li multan tempon por legi, verki, studi en kolegio, kaj partopreni en la tiama Movado de progresemaj verkistoj (angle: Progressive Writers' Movement [PWA]).

Dum la dimanĉaj kunvenoj de PWA, la kantverkisto Shailendra kaj film-reĝisoro Bimal Roy instigis lin ligi sin al filmoj. Gulzar komencis sian karieron sub film-reĝisoroj Bimal Roy kaj Hrishikesh Mukherjee. Li komencis sian karieron en 1960 kiel kantverkisto. Lia ampleksa kariero en la film-industrio inkluzivis la reĝisoron en la 1980-aj jaroj de la televidserio pri la poeto Mirza Ghalib.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jnanpith honour for Gulzar and Sanskrit scholar Jagadguru Rambhadracharya, The Hindu, 17a de Februaro 2024. [1]