Sahitya Akademi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sahitya Akademi
organizaĵo
Komenco 1954 vd
Lando(j) Barato vd
Sidejo Nov-Delhio
Membro de Internacia Akademia Unio vd
Filioj Andhra Pradesh Sahitya Akademi vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Ĉefsidejo de la Sathya Akademi en Nov-Delhio.
Ĉefsidejo de la Sathya Akademi en Nov-Delhio.

Sahitya Akademi (hindie साहित्य अकादमी, lit. "Akademio de Literaturo") estas barata neregistara institucio kiu celas antaŭenigi literaturon en lingvoj de Barato[1]. Ĝi estas subtenata de, sed daŭre estas sendependa de, la hinda registaro.

Ĝi estis fondita en marto 1954 kaj organizas literaturajn seminariojn kaj laborrenkontiĝojn, publikigas revuojn kaj librojn pri elstara literaturo inkluzive de la Enciklopedio de Hinda Literaturo, en ĉiuj barataj lingvoj.

Renkontiĝo de verkistoj dum evento de la Sahitya Akademi.

La Akademio okazigas ĉiujarajn seminariojn en ĉiu el la 24 agnoskitaj lingvoj. La seminarioj estas aranĝitaj laŭ la rekomendoj de 24 lingvaj konsilaj komisionoj. La lingvaj konsilaj komisionoj konsistas el 10 agnoskitaj verkistoj, kleruloj aŭ kritikistoj de la respektivaj lingvoj. La konsisto de la Konsilantaroj estas redeterminata ĉiujn 5 jarojn[2].

Publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

La akademio publikigas librojn pri elstara literaturo en ĉiuj lingvoj de Barato. Ekzistas oficejoj de la Sahitya Akademi en ĉiuj provincoj de Barato: en Kolkato, Bengaluro, Ĉenajo, Mumbajo kaj Agartala[3].

La Akademio eldonas librojn, vortarojn, gramatikojn, tradukojn[3] inkluzive de la Encyclopaedia of Indian Literature (Enciklopedio de Hinda Literaturo). Ĝi eldonas la nacian registron de tradukistoj (National Register of Translators), la Who's Who of Indian Writers (Kiu estas Kiu de Barataj Verkistoj) kaj la Kiu estas kiu de sanskrita literaturo.  

Ĝi ankaŭ publikigas du ĉiumonatajn literaturajn ĵurnalojn - la anglalingvan sciencan ĵurnalon Indian Literature (ISSN 0019-5804)[4] kaj Samkaleen Bharatiya Sahityaen en la hindia.

Agnoskitaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Krom la 22 oficialaj lingvoj de Barato listigitaj en la Konstitucio de Barato, du aliaj lingvoj estas agnoskitaj de la Akademio: la angla kaj la raĝastana[3][5].

Premioj[redakti | redakti fonton]

Ĉiujare, la Sahitya Akademi aljuĝas la sekvajn premiojn en ĉiuj 24 lingvoj:

  • Sahitya Akademi Award (premio por elstaraj libropublikaĵoj en la lastaj kvin jaroj)
  • Sahitya Akademi Prize for Translation (premio por elstaraj tradukoj de unu lingvo el Barato al alia en la antaŭaj kvin jaroj)
  • Yuva Puraskar (por libropublikaĵoj de verkistoj sub la aĝo de 35)
  • Bal Sahitya Puraskar (por infanlibroj de la antaŭaj kvin jaroj)

Biblioteko[redakti | redakti fonton]

La Centra Biblioteko de la Akademio en Nov-Delhio estas unu el la plej gravaj plurlingvaj bibliotekoj en Barato kaj havas kolekton de proksimume 200 000 libroj (2020). Tiuj ankaŭ inkludas verkojn pri literatura teorio, lingvistiko kaj tradukoscienco, same kiel specialajn kolektojn de la verkoj de Rabindranath Tagore, Sri Aurobindo kaj Mahatma Gandhi. Multaj libroj estas haveblaj en ciferecigita formo tra la Interreto. La regionaj branĉoj en Kolkato, Bengaluro kaj Mumbajo ankaŭ havas proprajn grandajn bibliotekojn[6].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Welcome to Sahitya Akademi, retejo de la Akademio Sahitya Akademi
  2. (en) Literaturaj Agadoj, retejo de la Akademio Sahitya Akademi.
  3. 3,0 3,1 3,2 (en) Pri Sahitya Akademi, retejo de la Akademio Sahitya Akademi
  4. (en) Indian Literature, retejo de la Akademio Sahitya Akademi.
  5. (en) Amiya Dev, Literaray multilingualism, Multilingualism in India.
  6. (en) Pri la Biblioteko, retejo de la Akademio Sahitya Akademi