Gunārs Astra

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gunārs Astra (naskiĝis la 22-an de oktobro 1931 en Rigo, mortis la 6-an de aprilo 1988 en Sankt-Peterburgo) estis latva defendanto de homaj rajtoj kaj kontraŭsoveta disidento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post fino de teknikumo studis latvan filologion en Rigo. En 1961 unuafoje arestita pro kontraŭsoveta agado kaj kondamnita je 15 jaroj de malliberiĝo en gulago en Mordvio. En 1976 iĝis laboristo en Rigo.

En 1983 denove arestita pro posedo de "malĝusta literaturo" (i.a. publikaĵoj de George Orwell kaj Aleksandr Solĵenicin kaj magnetaj surbendigaĵoj de eksterlandaj disaŭdigoj) kaj kondamnita je sep jaroj de malliberiĝo. Li estis unu el multaj viktimoj de psikiatriaj reprezalioj en Sovetunio.

Mallonge antaŭ morto estis liberigita. Post du monatoj mortis en Sank-Peterburgo. Dum funebra ceremonio en Arbara Tombejo de Rigo la 19-an de aprilo 1988 kolektiĝis ĉ. 4 mil ĉeestantoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Słownik dysydentów. Czołowe postacie ruchów opozycyjnych w krajach komunistycznych w latach 1956-1989 (Vortaro de disidentoj. Ĉefaj siluetoj de opoziciaj movadoj en komunistaj landoj en la jaroj 1956-1989) , volumo 2, KARTA, Warszawa 2007, p. 802