Gvadalkanala megalurulo
Gvadalkanala megalurulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Megalurulus whitneyi (Mayr, 1933) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La gvadalkanala megalurulo aŭ gvadalkanala makisbirdo (Megalurulus whitneyi) estas birdospecio iam lokita en la familio de Silviedoj. Lastatempe ne ŝajnas proksima rilata al la tipaj silvioj; probable ili apartenas al la ĵus agnoskata silvieca familio de megaluredoj.
Ĝi foje inkludas tre proksimajn speciojn nome Buganvila megalurulo kaj Bismarka megalurulo kiel subspecioj (kiukaze la 'kombinata specio' estu renomata kiel Melanezia makisbirdo). Krome ĝi estis iam enmetita en la nuntempe malaperinta genro Cichlornis.
Tiu specio estas endemia de la montoj de du insuloj de la Pacifika Oceano nome Guadalcanal (nur tri vidaĵoj je 1,200-1,550 m) en la Salomonoj kaj Espiritu Santo (700-1,500 m sed eventuale suben ĝis 150 m ) en Vanuatuo.
La Gvadalkanala megalurulo estas ĉirkaŭ 16.5 cm longa, svelta birdo tre malhelbruna al nigreca supren kaj en traokula strizono kun longaj kruroj kaj longa vosto, kio nomigas la genron en la latina scienca nomo.[1]
Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj muskarbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj. Ĝi povus esti minacata de sovaĝigitaj katoj, ĉar temas pri surgrundema specio.
Oni agnoskas kvar subspeciojn kiuj estus la jenaj: grosvenori (Gilliard, 1960) - Novbritio (Montoj Whiteman), en Bismarkoj, llaneae (Hadden, 1983) - en Bougainville (Teritorio Kronprinco, en centra insulo, eble ankaŭ en Monto Balbi, en nordo), turipavae (Cain & Galbraith, 1955) - Guadalcanal (Turipava), en sudorientaj Salomonoj kaj whitneyi (Mayr, 1933) - Espíritu Santo, en norda Vanuatuo.
La rasoj grosvenori kaj llaneae estas foje konsiderataj separataj specioj, kaj malpli ofte, ankaŭ turipavae; ĉiukaze ĉiu taksono estas tre malmulte konata kaj necesas plia kampostudado kaj ĉefe pri voĉoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Bregulla, Heinrich L. (1992) Birds of Vanuatu, Anthony Nelson, Oswestry, England. ISBN 0-904614-34-4
|