Gvatemala Enlanda Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ixil people carrying exhumed bodies
Iŝiloj portas elterigitajn kadavrojn de siaj parencoj mortigitaj en la Gvatemala Enlanda Milito.

La Gvatemala Enlanda Milito estis interna milito en Gvatemalo luktita el 1960 ĝis 1996 inter la registaro de Gvatemalo kaj variaj maldekstremaj ribelaj grupoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Tiuj grupoj estis subtenitaj dekomence fare de etnaj majaaj indiĝenoj kaj de "ladino" mestizaj kamparanoj, kiuj kune formas la kamparanan malriĉularon. La registaraj fortoj estis kondamnitaj pro la misfaro de genocido kontraŭ la majaoj de Gvatemalo dum la enlanda milito kaj pro ampleksa perforto kontraŭ la homaj rajtoj.[1] La kunteksto de la lukto estis bazita sur longdaŭraj aferoj de maljusteco de la terdistribuado; eŭrop-devenaj loĝantoj kaj eksterlandaj kompanioj, kiel la usona United Fruit Company, estis dominantaj la kontrolon super multo de la tero, konflikte kontraŭ la kamparanaj malriĉuloj.

Demokrataj balotadoj dum la Gvatemala Revolucio en 1944 kaj 1951 enkondukis popularajn maldekstrismajn registarojn al la povo. Tamen Uson-estrita puĉo en 1954 instalis la militistan reĝimon de Carlos Castillo Armas, kiu estis sekvita de serio de dekstremaj militistaj diktatoroj.

En 1970, la kolonelo Carlos Manuel Arana Osorio iĝis la unua el serio de militistaj diktatoroj kiuj estis reprezentantoj de la Partido Institucional Democrático aŭ PID. La PID dominis en la politiko de Gvatemalo dum dekdu jaroj pere de balotaj fraŭdoj kiuj favoris du protektitojn de la kol. Carlos Arana (nome Gen. Kjell Eugenio Laugerud García en 1974 kaj Gen. Romeo Lucas García en 1978). La PID perdis sian monopolon en la politiko de Gvatemalo kiam la Generalo Efraín Ríos Montt, kun grupo de junaj armeoficiroj, kaptis la povon per militista puĉo la 23an de marto 1982. En la 1970-aj jaroj la socia malkontento pluis inter la ampleksaj loĝantaroj de indiĝenoj kaj aliaj kamparanoj, kiuj tradicie suferis la pezon de la malegaleca terposedado. Multaj el ili organiziĝis en insurekciaj grupoj kaj ekrezistis kontraŭ la registaraj fortoj. [2]

Efraín Ríos Montt procesita.

Dum la 1980-aj jaroj, la gvatemala militistaro pluigis sian preskaŭ absolutan regadon de la povo dum kvin jaroj; ili sukcese enfiltriĝis kaj eliminis malamikojn en ĉiu soci-politika institucio de la lando, kiel en la politikaj, sociaj kaj intelektaj klasoj.[3] En la fina etapo de la enlanda milito, la militistaro disvolvis paralelan, duon-videblan, malaltan profilon sed altefikan, kontrolon de la Gvatemala nacia vivo.[4]

Oni ĉirkaŭkalkulis, ke 200 000 personoj estis mortigitaj aŭ perforte "malaperigita" dum la konflikto. Dum okazis la luktado inter la registaraj fortoj kaj la ribelaj grupoj, la konflikto plej grave inkludis ampleksan, kunordigitan kampanjon de unuflanka perfortego fare de la Gvatemala ŝtato kontraŭ civiluloj el la mezo de la 1960-aj jaroj antaŭen. La militistaj spionaj servoj (G2 aŭ S2) kaj aldonita spiona organizaĵo konata kiel La RegionalArchivo – kunsidejo en aldonejo de la prezidenta palaco – kunordigis la murdojn kaj "malaperojn" de opoziciantoj de la ŝtato, supozitaj insurekciantoj, kaj de tiuj konsideritaj de la spionaj servoj kiel kunlaborantoj. La Gvatemala ŝtato estias inter la unuaj en Latinameriko kiu eniris en disvastigita uzado de perforta malaperigo fare kontraŭ sia opozicio. La totala nombro de malaperigitoj estis ĉirkaŭkalkulita je inter 40 000 kaj 50 000 en la periodo el 1966 ĝis la fino de la milito.

En ruraj areoj, kie la insurekciantoj retenis siajn sekurejojn, la subpremado kvantis la tutan mortigadon de la kamparanoj kaj la registarajn masakrojn de tutaj vilaĝoj. Tio okazis unue en la departementoj Izabal kaj Zacapa (1966–68), kaj en la majoritate majaj okcidentaj altaj teroj el 1978 antaŭen. Komence de la 1980-aj jaroj, la ampleksa mortigado de majajoj estis konsiderata kiel je skalo de genocido. Plej da rompoj de homaj rajtoj estis faritaj de militistoj, policanoj kaj spionservanoj. Viktimoj de la subpremado estis indiĝenaj aktivuloj, supozitaj opoziciantoj de la registaro, revenintaj rifuĝintoj, kritikemaj akademiuloj, studentoj, maldekstruloj, sindikatistoj, religiaj laboristoj, ĵurnalistoj kaj stratobuboj.[2] La "Comisión para el Esclarecimiento Histórico" ĉirkaŭkalkulis, ke la registaraj fortoj fifaris 93% el la perfortoj kontraŭ la homaj rajtoj en la konflikto, kaj 3% faritaj de la geriloj.[5]

En la Departemento Kiĉeo okazis multnombraj murdoj fare de la registaraj partianoj.

En 2009, tribunaloj de Gvatemalo kondamnis Felipe Cusanero, nome unua persono punita pro la krimo ordoni perfortajn malaperojn.

En 2013 la registaro ordonis juĝan proceson de la iama prezidento Efraín Ríos Montt pro akuzoj de genocido pro la murdoj kaj malaperoj de pli ol 1700 indiĝenaj majaaj Iŝiloj dum sia regado de 1982–83. La akuzoj de genocido estis bazitaj sur la informo de la "Memoria del Silencio" – preparita de Komisiono por Historia Klarigo nomumita de Uuiĝintaj Nacioj. La Komisiono konkludis, ke la registaro povis esti farante genocidon en Quiché inter 1981 kaj 1983.[6] Ĝi ne taksis la potencialajn ekonomiajn interesojn en la regiono de Ixcán [ikskan']], en la zono "Franja Transversal del Norte", kie naftokampoj estis malkovritaj en 1975.[7] Montt estis la unua iama ŝtatestro kiu estis juĝita pro genocido fare de la jursistemo de sia propra lando; li estis deklarita kulpohava kaj kondamnita al 80 jaroj de prizono.[8] Kelkaj tagojn poste, tamen, la kondmano estis nuligita fare de la plej alta tribunalo de la lando. Oni alvokis por nova juĝo pro plendoj de juraj nenormalaĵoj. Tiu juĝo ekis la 23an de julio 2015 sed la ĵurio ne atingis decidon antaŭ Montt mortis gardita la 1an de aprilo 2018.[9]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Navarro, Mireya, "Guatemalan Army Waged 'Genocide,' New Report Finds", The New York Times, 26a de februaro 1999.
  2. 2,0 2,1 Uppsala Conflict Data Program n.d..
  3. CEUR (2009)En pie de lucha: Organización y represión en la Universidad de San Carlos, Guatemala 1944 a 1996. Arkivita el la originalo je 11a de marto 2009. Alirita 31a de januaro 2015.
  4. Comisión para el Esclarecimiento Histórico: Conclusions 1999.
  5. "Truth Commission: Guatemala", 1a de februaro 1997.
  6. Comisión para el Esclarecimiento Histórico: Agudización (1999). "Agudización de la Violencia y Militarización del Estado (1979–1985)". Guatemala: Memoria del Silencio. Arkivita el la originalo en la 6a de majo 2013. Alirita la 17an de oktobro 2020.
  7. Solano 2012, p. 3-26.
  8. Castillo, Mariano, "Guatemala's Rios Montt guilty of genocide", 10a de majo 2013. Kontrolita 3a de marto 2015.
  9. "Guatemala ex-ruler tried for genocide dies", BBC News, 1a de aprilo 2018. Kontrolita 3a de aprilo 2018.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Anderson, Scott (1986). Inside the League: the shocking exposé of how terrorists, Nazis, and Latin American death squads have infiltrated the world Anti-Communist League. Dodd Mead. ISBN 9780396085171.
  • Archivo Histórico de la Policía Nacional (2013). From Silence to Memory: Revelations of the AHPN (PDF). Eugene, OR: University of Oregon Libraries. ISBN 978-0-985-82041-1.
  • Carothers, Thomas (1993). In the Name of Democracy: U.S. Policy Toward Latin America in the Reagan Years. University of California Press. ISBN 9780520073197.
  • Grandin, Greg (2007). Empire's Workshop: Latin America, the United States, and the Rise of the New Imperialism. Holt Paperbacks. ISBN 9780805077384.
  • Jonas, Susanne. The Battle for Guatemala: Rebels, Death Squads, and U.S. Power, 1991.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]