György Csete

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Csete
György Csete en 1989
György Csete en 1989
Persona informo
Naskiĝo 5-an de novembro 1937 (1937-11-05)
en Szentes
Morto 28-an de junio 2016 (2016-06-28) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo arkitekto • universitata instruisto
vdr

György Csete [djordj ĉete], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csete György estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto, membro de Hungara Arta Akademio. Lia edzino estis Ildikó Csete.

György Csete

György Csete[1] naskiĝis la 5-an de novembro 1937 en Szentes, li mortis la 28-an de junio 2016 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Csete maturiĝis en kalvinana kolegio en Debrecen en 1957, poste li akiris arkitekturan diplomon en Konstrua kaj Trafika Teknikuniversitato en 1961. Post la diplomo li laboris en ŝtataj arkitekturaj firmaoj komence en Budapeŝto, poste en Pécs (memoru: dum la socialismo ne ekzistis privataj firmaoj). En Pécs en la 1970-aj jaroj li partoprenis en fondo de societo de junaj arkitektoj, la membroj ne sekvis la socialisman stilon, sed li ĉerpis el la organika konstruado (ligno). Li ankaŭ instruis en la universitatoj en Budapeŝto, Pécs kaj Innsbruck. Kune kun Imre Makovecz li estis konsiderata la ĉefa reprezentanto de la hungara organika arkitekturo, kiu ricevis internacian atenton, precipe rilate al postmodernismo en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj studoj. Li ricevis premiojn inter 1990-2014, el kio elstaras premio Kossuth en 1997. Li havis edzinon ekde 1965, ŝi naskis 2 filojn.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]