Kalvinana preĝejo (Kőszeg)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Kőszeg
La kalvinana preĝejo en Kőszeg
La kalvinana preĝejo en Kőszeg
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Kőszeg
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Vas (Hungario)
Arkitektura priskribo
Arkitektoj György Csete
Konstruado 19931996
Specifo
Konstrumaterialo gluitaj lignoj, ŝtonoj el la proksimeco
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en urbo Kőszeg Hungario.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pro proksimeco de la katolika Vieno en Kőszeg la kalvinismo ne radikiĝis. La kalvinana grupo kiel filio estis fondita nur en 1933. Pli frue estis aĉetita domo konvena al preĝdomo en 1932 kaj en 1934 alia domo konvena al paroĥo. La nun videbla preĝejo estis konstruita inter 1993-1996. La arkitekto estis György Csete.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La duetaĝa konstruaĵo similas al la malnovtestamenta tendo. La fasado estas simetria, la enkonduka parto plene reliefas, meze estas la enirejo. La plej supre estas vitra supraĵo kun la kalvinana stelo. La centra parto estas oklatera kupolo, meze estas videbla simbola arbo (praktike betona ĉefkolono). Plej supre estas aperturo por venigi la lumon. Malsupre troviĝas la sakrala tablo. En la konstruaĵo la sakrala areo similas al jurto kaj situas sur la etaĝo. Ĝi estas kovrita per vitra kupolo kun ŝtala skeleto. En la teretaĝo funkcias la kunvena halo kun servaj ĉambroj (oficejo, kuirejo, necesejo).

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Fasado
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.