György Kemény (grafikisto)
Aspekto
György Kemény | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de majo 1936 (88-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato (1956–1961) |
Okupo | |
Okupo | grafikisto |
György Kemény [djordj kemEnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kemény György estis hungara grafikisto, afiŝisto.
György Kemény [1] naskiĝis la 25-an de majo 1936 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]György Kemény ŝatis desegnadi jam junaĝe. Li estis komence malakceptita de la Belarta Altlernejo, tial li pasis jaron en privata lernejo de Pál Gábor. Li esence lernis ĉion pri la afiŝo. Poste en la altlernejo li studis de Sándor Ék kaj Gyula Hincz. Li akiris diplomon en 1961. Post siaj studoj li kreis afiŝojn, kovrilpaĝojn. Li longe estis grafikisto en signifaj gazetoj. Li ricevis premiojn inter 1975-2009 (ankaŭ eksterlandajn).
Elektitaj solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Klubo Fészek (1968, 1972)
- Budapeŝto (1971, 1983)
- Helsinko (1972)
- Balatonboglár (1975)
- Pécs (1999)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto (1956, 1974, 1997)
- Arthalo Budapeŝto (1966)
- Pécs (1978, 1989)
- Varsovio (1979, 2008)
- Békéscsaba (1980, 1988)
- Romo (2005)
- Szentendre (2014)
Elektitaj afiŝoj
[redakti | redakti fonton]- Frissen festve
- Biopon
- Chaplin: A kölyök
- Konzervatív szék (1969)
- István Örkény: "Tóték" (teatra afiŝo, 1967)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2019-01-07 per la retarkivo Wayback Machine
- anglalingva biografio kun foto Arkivigite je 2019-01-07 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2019-01-07 per la retarkivo Wayback Machine