György Lippay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Lippay
Persona informo
Naskiĝo 9-an de oktobro 1600 (1600-10-09)
en Bratislavo
Morto 30-an de januaro 1666 (1666-01-30) (65-jaraĝa)
en Trnava
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de GrazJezuita Universitato de Nagyszombat
Familio
Frat(in)o János Lippay
Okupo
Okupo katolika sacerdoto • alkemiisto • kemiisto • katolika episkopo
vdr

Grafo György Lippay [djordi lipai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lippay György estis hungara pastro, kemiisto, primaso, ĉefepiskopo, episkopo, kanceliero. Lia nobela antaŭnomo estis zombori. Lia frato estis János Lippay.

Blazono de György Lippay

György Lippay [1] naskiĝis la 9-an de oktobro 1600 en Hungara reĝlando en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 30-an de januaro 1666 en Nagyszombat (nuntempa Trnava en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Lippay lernis en Vieno, Graz kaj Romo. Komence li ricevis ekleziajn taskojn en Vieno, Li hejmenvenis en 1625 kaj lia unua posteno estis kanoniko en Esztergom. Post 2 jaroj li iĝis ĉefdekano, baldaŭe preposto. Li okupis la episkopajn seĝojn en 1631 en Veszprém (urbo), en 1633 en Pécs, en 1637 en Eger. Li wstis elektita kanceliero en 1635. Li fondis juran fakultaton en universitato en Nagyszombat, Li atingis la rangojn ĉefepiskopo kaj primaso en Esztergom en 1642. Li fondis porpastran tutlandan lernejon en 1649. Li firme apogis la Habsburgojn kaj la katolokismon, laŭeble li forigis la kalvinanajn kaj luteranajn pastrojn. Tamen depost 1664 pro fiaska politiko de la Habsburgoj li aliĝis al hungara komploto. Li okupiĝis ankaŭ pri kemio kaj ĝardenkulturo.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Theatrvm Philosophi. Qvod In Alma Vniversitate Graecense, pro Doctoratus in Philosophia gradu consequendo, Anno M.DC.XXI. 1621)
  • S. Ladislaus Rex Vulgo Pius dictus In Antiquissima & Celeberrima Vniversitate Divus Tutelaris, Panegyrica Oratione Celebratus ... (1653)
  • De dignitate et puritate sacerdotum (1741-42)
  • Pázmány, Lippay és Eszterházy levelezése I. Rákóczy Györgygyel (1881-82) - kolektitaj leteroj

Fontoj[redakti | redakti fonton]