Gyula Angyal Nagy
Gyula Angyal Nagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Nagy Gyula |
Naskiĝo | la 1-an de majo 1914 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 7-an de septembro 1993 en Munkeno (Germanio) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Gyula Angyal Nagy [djula andjal nadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Angyal Nagy Gyula estis hungara operkantisto (tenoro). Lia origina nomo estis Nagy Gyula, la nomo Angyal estis la patrina nomo, kiun li prenis pro ofteco de Nagy.
Gyula Angyal Nagy [1] naskiĝis la 1-an de majo 1914 en Budapeŝto, li mortis la 7-an de septembro 1993 en Germanio.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Gyula Angyal Nagy studis en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1932. Dum la studentaj jaroj li kantadis en la universitata koruso. Post la diplomo li estis oficisto, sed foje li sukcese anstataŭis kantiston, poste inter 1932-1939 li apartenis al Urba Teatro. Spite tion li ne forlasis la koruson, tamen li kantis ankaŭ sola, eĉ li longe sekvis la koruson en eksterlandaj turneoj. Inter 1939 kaj 1943 li estis membro de Ŝtata Hungara Operejo de Kolozsvár, poste de Budapeŝta Ŝtata Operejo. Antaŭ Hungara revolucio de 1956 li faris turneon en Okcidenta Germanio, poste li restis en Munkeno, kie li estis asekuragento. Li havis edzinon, kiu naskis 2 filinojn, baldaŭ li eksedziĝis. Li mortis en Munkeno, sed estis entombigita en Linz. Dum la socialismo li estis oficiale disidento, pri kiu neniu parolis.
Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]
- Benjamin Britten: Peter Grimes - titolrolo
- Ferenc Erkel: Bánk bán - Ottó
- Ferenc Lehár: A mosoly országa (opereto) - princo Szu-Csong
- Zoltán Kodály: Háry János - titolrolo
- Giacomo Puccini:
- Madama Butterfly - Pinkerton
- Tosca - Cavaradossi
- Giuseppe Verdi: La traviata - Alfred Germont
- Gioachino Rossini: La barbiro de Sevilo - grafo Almaviva
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]