Gyula Mátrai
Gyula Mátrai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Gottvald Gyula |
Naskiĝo | la 8-an de junio 1905 en Munkács (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | 2-an de januaro 1977 en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 37/2-1-47 |
Ŝtataneco | Hungario |
Parencoj | Oszkár Merényi (bofrato) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
Gyula Mátrai [djula], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mátrai Gyula estis hungara arkitekto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Gottvald ĝis 1945.
Gyula Gottvald[1] naskiĝis la 8-an de junio 1905 en Munkács (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Mukaĉeve en Ukrainio), li mortis la 2-an de januaro 1977 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gyula Mátrai akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en Budapeŝto, sed li studis pli frue du jarojn en Brno. Komence li laboris en privataj firmaoj, poste li malfermis propran entreprenon. Li fokusiĝis pri projektoj de fabrikoj. En 1934 li edziĝis. Post la 2-a mondmilito li laboris en ŝtata entrepreno, kiu specialiĝis pri grandaj fabrikoj, uzinoj havanta altan postenon. Li ricevis premiojn Kossuth en 1950 kaj 1956.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj
[redakti | redakti fonton]- kemia uzino (Pétfürdő, 1932)
- elektrejoj en Inota (1951), Sztálinváros, (1953), Berente (1954), Tiszapalkonya, (1956), Pécs (1960)
- aluminia fandejo en Inota, (1952)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto[rompita ligilo]