Gyula Túry
Aspekto
Gyula Túry | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de julio 1866 en Cegléd |
Morto | 9-an de decembro 1932 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Akademio de Belartoj de Vieno |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Gyula Túry [djula tUri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Túry Gyula estis hungara pentristo.
Gyula Túry [1] naskiĝis la 14-an de julio 1866 en Cegléd, li mortis la 9-an de decembro 1932 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gyula Túry studis en Reĝa Modela Desegna Lernejo de Károly Lotz, poste en Akademio de Belartoj de Vieno inter 1887-1890 helpe de stipendio, fine en simila akademio en Munkeno. En 1893 li pentradis en Vieno kaj Romo. Hejmenveninta li debutis en ekspozicio. En 1901 li edziĝis. Li pentradis portretojn, pejzaĝojn, ĝenrojn, tamen liaj plej gravaj bildoj estas ekleziaj. Li ricevis premiojn en 1904 kaj 1925.
Ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Arthalo Budapeŝto (1894)
Elektitaj verkoj
[redakti | redakti fonton]- portretoj: Vilmos Fraknói, Stefi Geyer, Irén Gulácsy, József Szinnyei, József Szinnyei (lingvisto), Sándor Takáts, Gyula Vargha
- pejzaĝoj: Ombra, Forlasita minejo, Pinarbaro, Fiumara
- akvaforto: Gyümölcsszedők
- eklezia temo: Pilgrimo de hungaroj en Venecio 1900 (vidu la suban bildon!)
- 6 freskoj en Preĝejo apostolo Bartolomeo (Gyöngyös)
- freskoj en Preĝejo Ĉieliro de Maria (Soroksár)
- freskoj en preĝejoj en Újszász kaj Abasár
Fontoj
[redakti | redakti fonton]-
Virino
-
Pilgrimo de hungaroj en Venecio 1900