Gyula Toronyi (pli juna)
Gyula Toronyi | |
---|---|
Gyula Toronyi | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de oktobro 1896 en Budapeŝto |
Morto | 3-an de januaro 1966 (69-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Gyula Toronyi |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Gyula Toronyi [djula toronji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Toronyi Gyula estis hungara operkantisto, bonvivanto (tenoro). Lia samnoma patro same estis operkantisto.
Gyula Toronyi[1] naskiĝis la 18-an de oktobro 1896 en Budapeŝto, li mortis la 3-an de januaro 1966 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Gyula Toronyi komence kantis en Teatro Városi en sia naskiĝurbo, poste en la teatra jaro 1929 li ricevis stipendion de la Reĝa Operejo de Budapeŝto. Ekde la sekva jaro li estis membro de la Operejo ĝis 1959. Li edziĝis dufoje pro divorco en 1926, respektive en 1933.
Lia repertuaro (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Ferenc Erkel:
- Hunyadi László (opero) — titolrolo
- Bánk bán (opero) — Sólom
- Fromental Halévy: La Judino — princo Leopoldo
- Giacomo Meyerbeer: Die Hugenotten — Tavannes
- Pongrác Kacsóh: János vitéz — franca reĝo
- Zoltán Kodály: Háry János — studento
- Ferenc Lehár: A mosoly országa — Fu-Li
- Giacomo Puccini:
- Tosca — Spoletta
- Gianni Schicchi — Marco
- La Bohème — Parpignol
- Madama Butterfly: — Pinkerton; Goro
- Giuseppe Verdi:
- Il trovatore – heroldo
- Un balo in Maschera – servistino de Amelia
- Rigoletto — Borsa
- Don Carlo — grafo Larma
- La traviata — Gaston
- Richard Wagner: Die Meistersinger von Nürnberg — Moser