HTML5-aj video kaj aŭdio
HTML | |
---|---|
En HTML5 estas difinitaj kelkaj novaj elementoj, el kiuj du estas multrimedaj, nome <video>
kaj <audio>
. Ili jam funkcias en modernaj foliumiloj, kiel ekzemple Firefox, Opera kaj Chrome, Safari, sed eĉ Interreta Esplorilo 9, kvankam nur la unuaj tri subtenas la liberajn informaranĝojn, kaj nur la lastaj tri la malliberajn.
Video
[redakti | redakti fonton]La <video>
-etikedo estas uzata por enmeti filmeton en retpaĝaron. Ĝi jam funkcias en modernaj foliumiloj.[1]
Bedaŭrinde la produktejoj de foliumiloj ne interkonsentis pri la uzata dosiera formato. Tial estas subtenataj nur kelkaj el la jenaj tri formatoj: H.264, Ogg/Vorbis kaj WebM.[1]
Audio
[redakti | redakti fonton]La <audio>
-etikedo estas uzata por enmeti muzikon aŭ parolon en retpaĝaron. Ĝi jam funkcias en modernaj foliumiloj.[2]
Bedaŭrinde la produktejoj de foliumiloj ne interkonsentis pri la uzata dosiera formato. Tial estas subtenataj nur kelkaj el la jenaj tri formatoj: MP3, Ogg/Voris kaj WAV.[2] Almenaŭ Mozilla Firefox, Thunderbird kaj SeaMonkey ankaŭ subtenas Ogg Opus.
Informaranĝoj
[redakti | redakti fonton]Antaŭe la normo rekomendis, por universala interkonformo, ke TTT-legiloj subtenu antaŭ ĉio la informaranĝon Ogg/Vorbis por sono kaj Ogg/Theora por filmoj, ĉar ilin oni rajtas uzi en ĉiuj landoj sen pagi al iu kaj sen ricevi de iu personan permeson kun limigaj kondiĉoj. En tiuj landoj, kie oni povas patentigi programajn algoritmojn, por disvastigi ilojn por fari kaj uzi dosierojn laŭ MP3 kaj H.264, oni devas aĉeti licencon;[3] la licencistoj de H.264 ankaŭ iam konsideris ĉu pagigi senpagan disvastigon de informoj en ĝi.[4]
Tiun rekomendon subtenis Mozilla kaj Opera Software, kies TTT-legiloj subtenas nur liberajn aranĝojn: Ogg/Vorbis, Ogg/Theora, WebM (almenaŭ tiuj de Mozilla ankaŭ subtenas Ogg Opus).[5]
Kontraŭo de Nokia kaj Apple
[redakti | redakti fonton]Nokia kontraŭis la rekomendon, asertante, ke malliberaj aranĝoj estas pli disvastigitaj por malsenpagaj informoj, ke malsenpagaj informoj gravas pli kaj iliaj eldonantoj bezonas DRMon.[6]
Apple (faranto de la TTT-legilo Safari, kaj membro de MPEG LA — licencisto de H.264) asertis, ke la malpli disvastigitaj liberaj aranĝoj kaŭzas riskon de atakoj de kaŝaj posedantoj de patentoj.[7] Aliflanke, la malliberaj informoj ankaŭ ne evitigas tian riskon, kaj tiam estis konsiderataj ŝanĝoj kiel eventuala pagigo de senpaga disvastigado de H.264-filmoj.[4]
TTT-legiloj de Apple kaj Microsoft (kiu ankaŭ estas patentoposedanto kaj membro de MPEG LA) subtenas nur la malliberajn aranĝojn.
WebM
[redakti | redakti fonton]Google ankaŭ subtenis uzon de liberaj aranĝoj, sed dum Vorbis estas klare pli efika ol MP3, iuj en Google opiniis, ke Theora estas por ĝiaj celoj signife malpli efika, ol H.264.[4] Tial Google poste aĉetis rajtojn pri kodado je la informaranĝo VP8, kaj faris el ĝi liberan filmaranĝon WebM, bazitan sur Matroska kaj enhavantan videon laŭ VP8 kaj sonon laŭ Vorbis. Tiun aranĝon subtenas ĉiuj el la plej uzataj TTT-legiloj, kiuj subtenas Theora’n: Firefox; Guglaj Chrome, Chromium kaj TTT-legilo de Android; Opera; KDEa Konqueror kaj GNOMEa Epiphany.
Avantaĝoj
[redakti | redakti fonton]La du novaj etikedoj havas kelkajn avantaĝojn:
- ili funkcias rekte en modernaj foliumiloj;
- iuj kromprogramoj (angle plug-in) ne (plu) devas esti instalataj;
- la etikedoj estas formatigeblaj per CSS;
- la etikedoj povas esti stirataj per ĝavaskripto.
Malavantaĝoj
[redakti | redakti fonton]La du novaj etikedoj havas nur unu veran malavantaĝon:
- Ili ne funkcias per malnovaj foliumiloj.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Informoj pri trajtoj de video kaj kongrueco de foliumiloj Arkivigite je 2012-06-13 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ 2,0 2,1 Informoj pri trajtoj de audio kaj kongrueco de foliumiloj Arkivigite je 2012-06-13 per la retarkivo Wayback Machine angle
- ↑ A Big List of MP3 Patents (and supposed expiration dates) (angle).
- ↑ 4,0 4,1 4,2 Paul, Ryan, "Decoding the HTML 5 video codec debate", Infinite Loop / The Apple Ecosystem, 2009-07-05. Kontrolita 2012-09-24.
- ↑ https://developer.mozilla.org/en-US/docs/Media_formats_supported_by_the_audio_and_video_elements
- ↑ http://www.w3.org/2007/08/video/positions/Nokia.pdf
- ↑ http://lists.whatwg.org/htdig.cgi/whatwg-whatwg.org/2007-March/010392.html
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Kai Laborenz. (2011) CSS (germane). Bonn: Galileo Press, p. 42–47, 789–792. ISBN 978-3-8362-1725-5.