Hagenia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hagenia abyssinica.

Hagenia estas monotipa genro de florplantoj en la familio de Rozacoj kun la nura specio Hagenia abyssinica, indiĝena de alt-altitudaj montaraj regionoj de centra kaj orienta Afriko. Ĝi havas ankaŭ disan distribuadon en la altaj montaroj de Orienta Afriko el Sudano kaj Etiopio norde, tra Kenjo, Ugando, Ruando, Burundo, Demokratia Respubliko Kongo, kaj Tanzanio, ĝis Malavio kaj Zambio sude.

Ĝi estas konata en angla kiel African redwood, East African rosewood,[1] brayera, cusso, hagenia, aŭ kousso, en amhara kiel kosso, kaj en svahila kiel mdoboremlozilozi. Ties plej proksima parenco estas la afrikmontara genro Leucosidea. Sinonimoj de la specio estas Banksia abyssinica, Brayera anthelmintica, Hagenia abyssinica var. viridifolia kaj Hagenia anthelmintica.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bruijnzeel, L.A.; F. N. Scatena; L. S. Hamilton (2010). Tropical Montane Cloud Forests: Science for Conservation and Management. Cambridge: Cambridge University Press. p. 137. ISBN 9780521760355.