Halle (Flandra Brabanto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Halle
municipo
Halle, Grote Markt-PM 46290.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Belgio
Provinco Flandra Brabanto
Poŝtkodo 1500
Kodo laŭ NIS 23027
Retpaĝaro www.halle.be [+]
Demografio
Loĝantaro 38 289  (januaro 2016)
Loĝdenso 780 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 44′ N, 4° 14′ O (mapo)50.7333333333334.2333333333333Koordinatoj: 50° 44′ N, 4° 14′ O (mapo) [+]
Areo 44,40 km² (4 440 ha)
Horzono GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
HalleLocatie.png
Situo de Halle en Belgio
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Halle, Belgium [+]
Information icon.svg
vdr

Halle (nederlande, proksimuma prononco [HALe]) estas municipo en Belgio, unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en 1225. Halle situas en la nederlandlingva provinco Flandra Brabanto kiu ĉirkaŭas la Bruselan Ĉefurban Regionon. Komence de januaro 2016 la municipo havis 38 289 loĝantojn. Ĝi apartenas al la distrikto (aŭ arondismento) Halle-Vilvoorde kaj situas ĉirkaŭ 20km sude de la centro de Bruselo.

La originoj de Halle datias de la mezepoko, tempo dum kiu venis multaj pilgrimantoj kiuj ekflorigis la urbon en la 14a jarcento. Ekde 1977 la municipoj Buizingen kaj Lembeek apartenas al Halle, la ĉefa municipo.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Halle antaŭe estis konata por ĝiaj brikfarejoj, sablejoj kaj ŝtonrompejoj inter alie en la kvartolo Rodenem kie oni elfosis kambrio-ŝtonaron apud la kanalo kiu trapasas la urbon, Temas pri malnova montarmasivo kiu estis formita antaŭ 500 miljonaj jaroj. Oni tie eĉ trovis fosiliojn kiuj estas preskaŭ 520 miljonjaraj[1]. Ĉi tiuj rokoj estas inter la plej malnovaj en Belgio kaj observeblaj ĉe la surfaco[2].

Baziliko en altgotika arkitekturo estas konata pro la nigra madono kaj fama renkontiĝejo por pilgrimantoj (en majo).

Halle estas plej fama pro ĝia karnavalo (en marto) sed pli kaj pli, eĉ tutmonde, pro ĝia flortapiŝo en arbaro.

La turisma oficejo troviĝas en la eksa urbodomo en renesanca stilo el la jaro 1616 sur la sama placo (Grote Markt) kie troviĝas la statuo de la komponisot kaj ĉelisto Adrien Servais.

'Den Ast' (depost 2014) estas la nomo por la regiona muzeo.

Flortapiŝa arbaro[redakti | redakti fonton]

Hallerbos : arbaro de 535 hektaroj kiu estas plej famo pro la belegaj blupurpuraj hiacintoj, florantaj dum du semajnojn je la fino de aprilo ĝis komence de majo, kiuj formas belegajn flortapiŝojn. Tipa por la pejzaĝo estas ankaŭ la kavaj vojoj.


Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Halle ĝemeliĝis kun Mouveaux (Francio, ekde 1956) kaj Werl (Germanio, ekde 1973) kaj Kadaň (Ĉeĥio, ekde 2006).

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Oranĝo : iama trinkejo kun nomo en Esperanto.

Ekzistis trinkejo kun Esperanto-nomo (Oranĝo) kiu situis vidalvide de la ĉefenirejo de la basiliko[3] kaj ekzistis asocio en la 1990-aj jaroj kiu regule ofertis kurson. Vidu ankaŭ sub 'Eksteraj ligiloj'.

Famuloj en Halle[redakti | redakti fonton]

Adrien-François Servais (1807-1866) naskiiĝs en Halle kaj estis unu el la plej konataj kaj plej influaj ĉelovirtuozoj el la 19a jarcento. Halle estas unu el la malmultaj urboj kiuj dediĉas monumenton al muzikisto. Lia monumento troviĝas sur la granda merkato inter la baziliko kaj la malnova urbodomo.

Joseph Cardijn, ĉefe konata eksterlande pro lia engaĝo en la emancipado de junaj laboristoj (KAJ).

Justus Lipsius (1547-1606) kiu verkis historian verkon pri Halle.

Jo Colruyt (1928–1994), entreprenisto kaj filo de fama belga entreprenista familio.

Jan Boon (1898-1960), unu el la pioniroj de belga televido.

Filipo la 2-a de Burgonjo (1342-1404) mortis en Halle.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

(nederlanda) Clement, Raymond & Decreton, Jan: "Halle: een Bourgondisch feest", Lannoo, Tielt, 1991, 144 pp., ISBN 90-209-2024-3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(nederlanda) oficiala urba retejo

(nederlanda) retejo de la asocio Servais

Fotogalerio kun klarigoj en Esperanto

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (nederlanda) Ingrid Depraetere, Site Rodenem ziet opnieuw daglicht, Nieuwsblad, 3-a septembro 2010
  2. (nederlanda) Rik Houthuys, Een geologische beschrijving van Halle, Hyacint, aŭgusto-septembro 2010
  3. (nederlanda) Y. Nevelsteen, 100+ merknamen in het Esperanto - Een overzicht van Belgische bedrijven en verenigingen die een naam in het Esperanto kozen voor hun activiteit, 2018, eld. FEL, p. 32.